Em Português

Dois de Ouro
www.musicexpress.com.br/2ouro_eo

Ŝoro - Brazila Instrumenta Muziko.

Ŝoro gajnas novan forton pro la populareco atingita de grupo Dois de Ouro. La grupo estas konsiderata de la gazetaruloj kaj de la muzikistoj kiel grupo kiu, kun kompetenteco kaj kreivo, montradas ke ŝoro estas vivanta kaj povas esti vibranta kaj moderna. Konfirmante tiun konstaton, tion atestas pluraj gravaj muzikistoj de la brazila scenejo, kiaj Joel Nascimento, Déo Rian, Armandinho Macedo kaj Henrique Cazes.

La grupon Dois de Ouro formas la fratoj Hamilton de Holanda (mandolino) kaj Fernando César (sepkorda gitaro). Ekde ilia unua prezentado en Klubo de Ŝoro de Braziljo, en 1981, la talento kaj la frumatureco de la knaboj vokis la atenton de la publiko. Ekde tiam, Dois de Ouro faris plurajn prezentadojn kaj koncertojn, kiuj ebligis muzikajn renkontojn kun famuloj de la brazila muziko, kiaj Altamiro Carrilho, Raphael Rabello, Armandinho Macedo, Paulinho da Viola, Dino Sete Cordas, Marco Pereira, Carlos Malta, Marcos Ariel, Rosa Passos, Zélia Duncan kaj Ademilde Fonseca, inter aliaj.

Pro ĝia dua KD, A Nova Cara do Velho Choro (t.e. La Nova Vizaĝo de la Malnova Ŝoro), Dois de Ouro ricevis la Premion Candango de Cultura, de la Sekretario pri Kulturo de Federacia Distrikto. Krom tio, en 95 Hamilton de Holanda ricevis la duan premion en la 2a Festivalo de Ŝoro de Rio-de-Ĵanejro, kaj la trofeon por Plej Bona Interpretinto. En 98, Hamilton ricevis la trian premion en la 1a Konkurso VISA de Brazila Instrumenta Muziko, realigita en San-Paŭlo kun muzikistoj de la tuta lando, kaj estis la preferata de la publiko.

Vizitu ankaŭ: www.doisdeouro.com (portugallingva)


Kontakto:
Jorge Vianna - jorgevianna@ambr.com.br , jvianna@mog.gov.br , +55 (61) 33496744 kaj 9148201

Por aĉeti albumojn:
doisdeouro@doisdeouro.com aŭ +55 (61) 32240109

Destroçando a Macaxeira
Vidu informojn pri la albumo
Caminhando
Ŝoro | Sambo | Instrumenta
(Nelson Cavaquinho k Nourival Bahia)
MP3 3556 Kb
Sambo-ŝoro de la konata komponisto de samboj kune verkita kun alia granda sambisto.
Hamilton de Holanda: Mandolino, kavaketo kaj aranĝo; Fernando César: 7-korda gitaro; José Américo: 6-korda gitaro; Alencar: 6-korda gitaro; Beto: Tamburino.
Destroçando a Macaxeira
Ŝoro | Instrumenta
(Hamilton de Holanda)
MP3 2232 Kb
Rapida ŝoro, kiu ricevis la duan premion en la 2a Festivalo de Ŝoro de Rio-de-Ĵanejro.
Hamilton de Holanda: Mandolino kaj aranĝo; Fernando César: 7-korda gitaro kaj manfrapoj; José Américo: 6-korda gitaro; Chico de Assis: Kavaketo; Beto: Tamburino; Cunca: Pendbastamo.
Quando me Lembro
Valso | Instrumenta
(Luperce Miranda)
MP3 4227 Kb
Muzikaĵo verkita de tiu kiu donis grandan paŝon kaj lasis gravan kontribuaĵon por la mandolina tekniko.
Hamilton de Holanda: Mandolino kaj aranĝo; Fernando César: 7-korda gitaro.
A Nova Cara do Velho Choro
Vidu informojn pri la albumo
Aquarela na Quixaba
Ŝoro | Sambo | Instrumenta
(Hamilton de Holanda)
MP3 4280 Kb
Sambo-ŝoro laŭda al Brazilo, verkita omaĝe al Ary Barroso.
Hamilton de Holanda: Mandolino, kavaketo kaj manfrapoj; Fernando César: 7-korda gitaro kaj manfrapoj; André Vasconcellos: Basgitaro; Leander Motta: Drumo, perkutiloj kaj manfrapoj; Valerinho: Tamburino.
Fantasia sobre temas de Pixinguinha
Ŝoro | Instrumenta
(Aranĝo de Hamilton de Holanda sur la temoj Rosa, Lamento kaj Carinhoso, de Pixinguinha.)
MP3 3959 Kb
Aranĝo farita feste al centjara jubileo de la komponisto.
Hamilton de Holanda: Mandolino kaj manfrapoj; Fernando César: 7-korda gitaro kaj manfrapoj; José Américo: 6-korda gitaro; Rogério Caetano: Kavaketo kaj manfrapoj; André Vasconcellos: Basgitaro; Leander Motta: Drumo, perkutiloj kaj manfrapoj; Sandro Araújo: Tamburino.
Pedacinhos do Céu
Ŝoro | Instrumenta
(Waldir Azevedo)
MP3 4508 Kb
Kiel Brasileirinho, tiel Pedacinhos do Céu estis granda sukcesaĵo de Waldir Azevedo. En tiu ĉi registraĵo, elstarigindas la konversacio de la basgitaro kun la mandolino en la unua parto de la muzikaĵo.
Hamilton de Holanda: Mandolino kaj manfrapoj; Fernando César: 7-korda gitaro kaj manfrapoj; José Américo: 6-korda gitaro; Rogério Caetano: Kavaketo kaj manfrapoj; André Vasconcellos: Basgitaro; Leander Motta: Drumo, perkutiloj kaj manfrapoj; Sandro Araújo: Tamburino.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)