Em Português

La Kompanoj
www.musicexpress.com.br/lakompanoj_eo

Muzika kaj teatra grupo.

Jen grupo de Bordozo, sudokcidenta urbo de Francio, kiu ekde 1990 faras muzikan kaj teatran laboron, komunikante al publiko temojn kiel kontraŭrasismo, humuro kaj amo.

Inter la celoj de la grupo, estas la intereso disvastigi por la mondo la francan kulturon, per tradukoj al esperanto, kaj ankaŭ kreante rekte en tiu lingvo nenaciecajn verkojn.

El la spektakloj realigitaj de La Kompanoj, elstariĝas Visite chez Tonton Georges (91 kaj 94), Vive notre jubiléo (95), La Commune en chantant! (97) kaj Croisière à la rencontre de Brassens et d'autres chanteurs (98).

La Kompanoj konsistas el: Marie-Pol Rabiller - fluto kaj voĉo, Thierry Faverial - gitaro, sinteziloj kaj voĉo, Fabrice Morandeau - akordiono, perkutilaro kaj voĉo kaj Marcelo Redoulez - voĉo.


Kontakto:
+33 (0)5 56 30 16 59

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Survoje (paĝo en esperanto)
KD Survoje (paĝo en la angla)
KD Survoje (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Survoje
Vidu informojn pri la albumo
La Lanternulo
Flamenko | Monda | Esperanto
(Marcelo Redoulez k Thierry Faverial)
MP3 2350 Kb
Marista kanto.
Gitaro kaj voĉo: Thierry Faverial; Sologitaro: Christian Candeau; Voĉo: Fabrice Morandeau.
Princo Roberto
Folkloro | Mezepoka | Esperanto
(Marcelo Redoulez)
MP3 2772 Kb
Tradicia nederlanda muziko.
Fluto kaj voĉo: Marie-Pol Rabiller; Akordiono, perkutiloj kaj voĉo: Fabrice Morandeau.
Vizito al Eurodisnej'
Monda | Esperanto
(Marcelo Redoulez)
MP3 2875 Kb
La ironio kiel defendarmilo kontraŭ la tutmondigo de subkulturo kiu nur celas la profiton.
Voĉo: Marcelo Redoulez; Akordiono, perkutiloj kaj voĉo: Fabrice Morandeau; Kromvoĉoj: Marie-Pol Rabiller, Marie-Rose Sarlandie, Monique Dussenty, Joël Lajus, Sabrina, Mevina kaj Nils Redoulez, Solange Durou, Annie Lapouge, Janine kaj Yannick Dumoulin.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)