Em Português

Kore
www.musicexpress.com.br/kore_eo

La plej bela donaco: la pasio.

Kore estas el Nantes, en Francio, sed ĝi iras trans la landlimojn per sia rokstilo malferma al pluraj influoj. Ĝiaj muzikaĵoj temas pri ĉiutagaĵoj, ofte skizante aŭtobiografiajn faktojn, kaj observante la mondon, el kiu konstante ĝermas vortoj, harmonioj kaj ritmoj, kiuj atingas la plimulton el ni.

La grupo kantas en esperanto, kaj konsistas el Luk Baudet, gitaroj, Erik Mouton, klavaroj, Stefan Rama, basgitaro, Ricardo Guinée, drumo, Mark Spitzer, ĥoro, kaj Kris Spitzer, voĉo kaj estrado. Kris apartenas ankaŭ al la bando King, kun kiu prezentas ekde 1994 tra tuta Francio spektaklon omaĝe al Freddie Mercury.

Kore laboras senlace por dediĉi al muziko unu el la plej belaj donacoj: la pasio.

Vizitu ankaŭ: http://perso.wanadoo.fr/elkore (en la franca, esperanto, hispana kaj angla).


Kontakto:
elkore@wanadoo.fr

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Kia Viv' (paĝo en esperanto)
KD Kia Viv' (paĝo en la angla)
KD Kia Viv' (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Kia Viv'
Vidu informojn pri la albumo
Drag Queen
Roko | Popo | Esperanto
(Kris Spitzer, Luk Baudet k Erik Mouton)
MP3 4459 Kb
Nokta Reĝino.
Voĉo: Kris Spitzer; Gitaro: Luk Baudet; Klavaro: Erik Mouton; Basgitaro: Stéfan Rama; Drumo: Ricardo Guinée; Kromvoĉo: Mark Spitzer.
Nova Viv'
Roko | Esperanto
(Kris Spitzer, Luk Baudet, Erik Mouton k Roel Haveman)
MP3 4091 Kb
Kreskas la plezur'.
Voĉo: Kris Spitzer; Gitaro: Luk Baudet; Klavaro: Erik Mouton; Basgitaro: Stéfan Rama; Drumo: Ricardo Guinée; Kromvoĉo: Mark Spitzer.
Pasanta Pasio
Roko | Popo | Esperanto
(Kris Spitzer, Luk Baudet, Erik Mouton k Roel Haveman)
MP3 3894 Kb
Vi pagas kaj iras for.
Voĉo: Kris Spitzer; Gitaro: Luk Baudet; Klavaro: Erik Mouton; Basgitaro: Stéfan Rama; Drumo: Ricardo Guinée; Kromvoĉo: Mark Spitzer.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)