Em Português

Esperanto Desperado
www.musicexpress.com.br/espodespo_eo

Multnacia grupo loĝanta en Danio.

Esperanto Desperado estas dana/pola/bosnia grupo, kiu faras muzikon ritman, humuran kaj facile asimileblan, originale verkitan en esperanto.

En la lastaj jaroj ĝiaj muzikistoj ludis en diversaj stelaroj, en diversaj aranĝoj. Sed nur en julio 2000 ili fariĝis vera bando kaj fine troviĝis pretaj por lanĉi sian unuan KDon.

Plejparte la muzikaĵoj estas de Amir Hadziahmetovic' kaj Kim J: Henriksen. Al ili kuniĝis Helle Eble Cleary, kiam Amir iris al Danio kiel rifuĝinto el Bosnio, en fino de 1992. En la KD li unuafoje prezentas siajn muziktekstojn en esperanto. Kim J: Henriksen estas konata pro la partopreno en la fama bando Amplifiki, por kiu li verkis Sola-n (de la albumo Tute ne Gravas). Tiu muzikaĵo aperas nun en la KD de Esperanto Desperado, en nova versio, kun rekorda daŭro de 9 minutoj.

Ĝuste la antikvaj muzikaĵoj de Amplifiki estis komence la baza repertuaro de la grupo. Pro tio la grupo nomiĝis tiam BroKantaĵo, laŭ la tradicio de nomoj kun vortludoj de la unuaj esperantaj bandoj. En tiu epoko ĝi ludis ĉefe en kafejoj de Danio. Ĉar la nomo BroKantaĵo estis ĉiam misprononcita kaj neniam bone komprenita de ne-esperantistoj, en 1997 la nomo estis ŝanĝita al la nuna Esperanto Desperado, kaj la alia nomo estis rezervita al la KD.

Ekde tiam la bando prezentiĝas en pluraj landoj de Eŭropo, en koncertoj kaj radi-programoj. En la jaro 2000 kuniĝis al la grupo Brian Laustsen kaj Tomas Crawfurd. Kaj jen la unua KD!

Vizitu ankaŭ: www.esperanto.dk/desperado (en esperanto, bosnia, franca, portugala, dana kaj angla lingvoj).


Kontakto:
desperado@esperanto.dk

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Brokantaĵoj (paĝo en esperanto)
KD Brokantaĵoj (paĝo en la angla)
KD Brokantaĵoj (paĝo en la franca)
KD Hotel Desperado (paĝo en esperanto)
KD Hotel Desperado (paĝo en la angla)
KD Hotel Desperado (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Brokantaĵoj
Vidu informojn pri la albumo
Festeno
Roko | Bluso | Esperanto
(Kim J: Henriksen k William Auld)
MP3 4060 Kb
Babilo, klaĉoj kaj kokteloj.
Kim J: Henriksen: voĉo kaj akordiono; Amir Hadziahmetovic: voĉo kaj gitaroj; Helle Eble Cleary: voĉo kaj fluto; Brian Laustsen: basgitaro; Thomas Crowfurd: drumo kaj kongaoj.
Grava
Monda | Esperanto
(Amir Hadziahmetovic)
MP3 3712 Kb
Fari bonon, trovi amon, krei harmonion.
Amir Hadziahmetovic: voĉo, elektra kaj akustika gitaroj; Helle Eble Cleary: fluto; Brian Laustsen: basgitaro; Thomas Crowfurd: drumo.
Ska-virino
Skao | Esperanto
(Kim J: Henriksen)
MP3 4286 Kb
Venu dancu kun mi.
Kim J: Henriksen: voĉo kaj akordiono; Amir Hadziahmetovic: voĉo kaj gitaroj; Helle Eble Cleary: voĉo kaj fluto; Brian Laustsen: basgitaro; Thomas Crowfurd: drumo kaj kongaoj.
Hotel Desperado
Vidu informojn pri la albumo
Ĉu vivas vi
Skao | Esperanto
(Amir k Vladimir Danilov)
MP3 5256 Kb
Respondu ke nenion vi promesas.
Elektraj gitaroj kaj voĉo: Amir Hadziahmetovic; Basgitaro: Brian Lausten; Akustika gitaro: Elvedin-Dino Pehilj; Flutoj kaj kromvoĉo: Helle Eble Cleary; Akordiono, kromvoĉo kaj krioj: Kim J. Henriksen; Drumo kaj perkutiloj: Nis Bramsen; Trumpeto: Andreas Biilman; Saksofono: Hans Nybo.
Dancu
Balado | Esperanto
(Helle)
MP3 3990 Kb
La ritmo komenciĝas, la tonoj eksonas.
Elektraj gitaroj kaj kromvoĉo: Amir Hadziahmetovic; Basgitaro: Brian Lausten; Flutoj kaj voĉo: Helle Eble Cleary; Akordiono, kromvoĉo kaj krioj: Kim J. Henriksen; Drumo kaj perkutiloj: Nis Bramsen.
Sunradio
Skao | Esperanto
(Dennis Rock Tamba)
MP3 4246 Kb
Mia kanzono forpelas la nokton el la mondo.
Elektraj gitaroj kaj voĉo: Amir Hadziahmetovic; Basgitaro: Brian Lausten; Akustika gitaro: Elvedin-Dino Pehilj; Flutoj kaj kromvoĉo: Helle Eble Cleary; Akordiono, kromvoĉo kaj krioj: Kim J. Henriksen; Drumo kaj perkutiloj: Nis Bramsen; Djembo: Mark Dziwornu.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)