Em Português

Merlin
www.musicexpress.com.br/merlin_eo

Eklektika grupo, kiu provas surpaŝi la muzikvojon, de la poproko, baladoj, iom da monda muziko, ĝis la sambo.

Merlin ekaperis en Belo Horizonte en 94, post la fino de la grupo Flagrante Delito, kiun partoprenis Marcone Froes (voĉo kaj gitaro), Guilherme Lima (drumo) kaj Aldrin Gandra (elektra gitaro). Poste, Sérgio Ribeiro (basgitaro) kaj, fine, Sérgio Vieira (klavaroj), kuniĝis al Merlin, kompletigante la solan kaj nunan formon de la grupo.

Antaŭ ol Merlin eklumis per sia poproko, Marcone jam estis farinta solokarieron en 92, kaj eĉ lanĉis memeldonan albumon kun propraj verkoj, el kiuj Brinquedo Quebrado plej elstariĝis, estinte ludata de radistacioj en Belo Horizonte, en aliaj urboj de Minas Gerais kaj en aliaj ŝtatoj. Marcone ankoraŭ komponas, tamen Merlin ne investas nur sur propraj muzikaĵoj, sed faras ankaŭ versiojn de sukcesaĵoj el la plej diversaj stiloj naciaj kaj internaciaj.

En 98, la grupo ekdisvolvis la paralelan laboron Merlin Esperante, interpretante kovraĵajn kaj proprajn kanzonojn en la internacia lingvo. Mirige, tiu flanko pli vokis la atenton de homoj kaj institucioj en Brazilo kaj aliaj landoj. Tiu intereso alportis pozitivan rezulton al la bando: la franca eldonejo Vinilkosmo, specialiĝinta pri esperanta muziko, kontraktis kun Merlin por produkti la KDon Por la Mondo, lanĉita por 80 landoj. La celo de Por la Mondo, kiu rivelas en siaj tekstoj temojn interesajn al mondo kiel fratecon, egalecon kaj amon, estas veki en ĉiu homo tion, kio estas la plej bona, por ke ĉiuj atingu plian dignon dum nia paso sur tiu ĉi mondo.


Kontakto:
Koncertoj en esperanto: Emmanuel - Merlin@horizontes.net, +55 (31) 4815972
Koncertoj en la portugala: Backstage - Patrícia Demas - bstage@bsbrasil.com.br, +55 (31) 3712333

Por aĉeti albumojn:
En Brazilo:
Brazila Esperanto-Ligo - bel@esperanto.org.br aŭ +55 (61) 32261298;
Merlin@horizontes.net, aŭ +55 (31) 4815972.
El aliaj landoj:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Por la Mondo (paĝo en esperanto)
KD Por la Mondo (paĝo en la angla)
KD Por la Mondo (paĝo en la franca)
KD Ho! Mia Kor'! (paĝo en esperanto)
KD Ho! Mia Kor'! (paĝo en la angla)
KD Ho! Mia Kor'! (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Por la Mondo
Vidu informojn pri la albumo
Estis Unu Fojo
Popo | Esperanto
(Markone Froes k Guilherme de Souza Lima)
MP3 2909 Kb
Muzikaĵo kiu diskutigas pri la rilato inter lokoj, historioj, okazaĵoj kaj la tempo, kun ludmaniero kiu varias de popo al ĵazo.
Markone Froes: voĉo; Aldrin Gandra: akustika gitaro; Fábio Gonçalves: elektra gitaro; Caio Guimarães: aranĝo kaj sekvencado.
Mia Vojo
Bosanovo | Sambo | Esperanto
(Markone Froes)
MP3 2492 Kb
Bosanovo-sambo kiu priskribas vojon, elekton kaj lernaĵojn ricevitajn el ili.
Markone Froes: voĉo; Aldrin Gandra: akustika gitaro; Caio Guimarães: aranĝo kaj sekvencado.
Por la Mondo
Popo | Monda | Esperanto
(Markone Froes)
MP3 2913 Kb
Ĝia teksto pensigas nin pri la nuna situacio de la homaro kaj de la mondo.
Markone Froes: voĉo kaj akustika gitaro; Fábio Gonçalves: akustika gitaro; Caio Guimarães: aranĝo kaj sekvencado.
Ho! Mia Kor'!
Vidu informojn pri la albumo
Aferoj por Gardi
Popo | Esperanto
(Markone Froes)
MP3 3116 Kb
Aferoj kiuj estas gravaj por ĉiuj ni.
Markone Froes: voĉo kaj akustika gitaro; Speciala partopreno: Bruno Gouveia (de grupo Biquini Cavadão); Aldrin Gandra: voĉo kaj elektra gitaro; Sérgio Ribeiro: basgitaro; Sérgio Vieira: klavaro; Guilherme Souza Lima: drumo kaj perkutiloj.
Ho! Mia Kor'!
Balado | Esperanto
(Markone Froes k L. L. Zamenhof)
MP3 4276 Kb
Teksto de la iniciatinto de Esperanto.
Markone Froes: voĉo; Sérgio Vieira: klavaroj.
Verda Soldato
Flamenko | Esperanto
(Emmanuel de Souza Lima)
MP3 2660 Kb
Fari ĉion okazi.
Markone Froes: voĉo kaj akustika gitaro; Aldrin Gandra: akustika gitaro; Sérgio Ribeiro: basgitaro; Sérgio Vieira: klavaro; Reginaldo Gimenez: kastanjetoj.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)