Em Português

JoMo
www.musicexpress.com.br/jomo_eo

Liberecana rokenrolo.

Ni nomiĝas Liberecanoj. Tio estas la nomo de nia muzika grupo. Tio estas omaĝo al ĉiuj, kiuj kredas je unu simpla kaj granda ideo: Libereco.

Libereco, tio signifas, ke la homoj tute libere interkonsentas inter si por decidi kiel ili volas vivi kaj funkcii. Tiu ideo ŝajnas simpla, sed ĝi havas ankoraŭ longan vojon antaŭ si.


Tiel JoMo, t.e., Jean-Marc Leclerq, prezentas sian bandon sur la kajero de la KD JoMo kaj Liberecanoj.

JoMo estas eks-estro de la bando Rosemary´s Babies (t.e. Rozmariaj Beboj), kiu lanĉis du KDojn ĉe la franca eldonejo Boucherie et Willins Production, kaj kies "scena urĝeco" estis maksimume montrita en varmaj koncertoj tra la tuta Eŭropo, krom pli ol 200 nur en Francio.

La grupo Liberecanoj estis formita en 1996, kaj kunigas punkrokon, skaon kaj polkon al la tradicia slava muziko. Energia kaj festema, kun akraj gitaroj sur tranĉaj ritmoj, en ĝi la sonspaco puŝas la grupajn komponaĵojn kaj la rus-polajn klasikaĵojn tra la riveroj de rapida polko. El inter la uzataj lingvoj, elstariĝas la franca, esperanto kaj la hispana.

La grupo konsistas el: JoMo (voĉo kaj basgitaro), Poëy (gitaroj) kaj Gerard (drumo).


Kontakto:
jomo@esperanto.nu, +33 (0) 5 61 44 90 93

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Leclercq (paĝo en esperanto)
KD Leclercq (paĝo en la angla)
KD Leclercq (paĝo en la franca)
KD JoMo kaj Liberecanoj (paĝo en esperanto)
KD JoMo kaj Liberecanoj (paĝo en la angla)
KD JoMo kaj Liberecanoj (paĝo en la franca)
KD JoMo Friponas (paĝo en esperanto)
KD JoMo Friponas (paĝo en la angla)
KD JoMo Friponas (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

JoMo kaj Liberecanoj
Vidu informojn pri la albumo
Al la Barikadoj
Roko | Esperanto
(JoMo)
MP3 2740 Kb
Himno de la hispana anarkiista sindikato de laboristoj, de 1936, en tri lingvoj: hispana, esperanto kaj franca.
Voĉo kaj basgitaro: JoMo; Gitaroj: Poëy; Drumo: Gerard.
Alumetujo
Roko | Esperanto
(JoMo)
MP3 2280 Kb
Ĉiujn miajn posedaĵojn enhavus alumetuj'.
Voĉo kaj basgitaro: JoMo; Gitaroj: Poëy; Drumo: Gerard.
Maĥnovŝĉino
Roko | Esperanto
(JoMo)
MP3 2434 Kb
Muzikaĵo pri Nestor Mahno, anarkiisto aginta dum la rusa revolucio.
Voĉo kaj basgitaro: JoMo; Gitaroj: Poëy; Drumo: Gerard.
JoMo Friponas
Vidu informojn pri la albumo
Ĉu Vi Volas Danci
Latinamerika | Esperanto
(JoMo)
MP3 2702 Kb
Danciga muzikaĵo kun latina etoso.
Voĉo, gitaron kaj klavaroj: JoMo; Trombono: JeanJo Grues.
Esperanto
Roko | Esperanto
(JoMo)
MP3 2052 Kb
Kanto pri la lingvo Esperanto mem.
Voĉo, gitaro kaj klavaroj: JoMo.
La Virbovo kaj la Luno
Monda | Esperanto
(JoMo)
MP3 4254 Kb
Bazita sur la populara hispana kanto "El Toro y la Luna".
Voĉo, korusumo, gitaro kaj klavaroj: JoMo.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)