Em Português

Kiel havi paĝon ĉe MusicExpress?


Kiu rajtas havi paĝon ĉe MusicExpress?

  • Iu ajn muzikisto, kantisto, komponisto aŭ bando, de iu ajn stilo aŭ lingvo, kondiĉe ke la verko estu altkvalita.
  • La artisto devas havi almenaŭ unu eldonitan albumon.
  • Ne gravas ĉu la artisto estas fama aŭ ne, dungita de eldonejo aŭ sendependa, veterano aŭ komencanto; la kriterio de MusicExpress estas la kvalito.


Kiuj estas la avantaĝoj por la artisto?

  • Gastigo de paĝo en nia retejo.
  • Vi ne bezonas zorgi pri kreado de via paĝo; MusicExpress adoptas modelon, en kiun estas metitaj ĉiujn gravajn informojn por faciligi la aliron de la publiko al via verko.
  • Vi rajtas uzi vian paĝadreson ĉe MusicExpress kiel vian ĉefan adreson en Interreto, ĝin metante en vizitkartojn, en retmesaĝajn subskribojn, en algazetarajn informtekstojn, ktp. Tiel, ĉiu kontakto de vi farita, per Interreto aŭ ne, estos disvastigo de via muziko.
  • Enmeto de almenaŭ 3 muzikaĵoj por elŝuto, kiel provekzempleroj de via albumo; kaj vi decidas tion, kiuj muzikaĵoj estos disponeblaj.
  • Via paĝo estos en retejo multe vizitata (ĉirkaŭ 400.000 vizitoj monate), kaj konata pro tio, ke ĝi gastigas nur altkvalitajn artistojn.
  • Diskonigo de MusicExpress en revuoj pri muziko kaj informadiko, en la revuo MaisTV (eldonkvanto - pli ol 200.000 ekzempleroj), kaj en la retejoj de televidentrepreno MaisTV, de Link Express, Nitro kaj multaj aliaj retejoj.
  • Publikigo de informoj ĉiam aktualaj pri via laboro (novaj lanĉoj, koncertoj, turneoj, ktp), sendotaj de vi, kiuj aperos en la paĝo Novaĵoj.
  • Diskonigo de kontaktoj por vendo de via albumo, sekve plibonigante la vendadon.
  • Eventuale vi ricevos cirkuleron kun vizit-statistikoj kaj aliaj gravaj temoj.


Se la publiko elŝutos mian muzikon, kion mi gajnos el tio?

  • La unua kaj tuja sekvo estas pligrandigi la intereson pri via muziko kaj krei deziron pri viaj albumoj. Kiu elŝutos iun muzikaĵon kaj ĝin ŝatos, tiu certe volos aliajn.
  • La homoj daŭre volos la komercajn albumojn, kun la muziktekstoj, informoj pri la aŭtoro, la grafika aranĝo de la kovrilo, ktp.
  • Tiu pligrandigo de intereso pri via muziko impulsos ankaŭ la vendadon de aliaj varoj, kiel videoj, T-ĉemizoj, biletoj por koncertoj, ktp.
  • Kun la pligrandigo de intereso pri via muziko, la gazetaro ankaŭ pliinteresiĝos pri vi, kio alportos al vi plian apereblecon kaj profiton.
  • Konklude, vi ekkuros antaŭ la konkurenco, uzante modernan kaj potencan rimedon de enmerkatigo.


Kion mi devas fari, por havi paĝon ĉe MusicExpress?

  • Sendu al la adreso: Caixa Postal 3532 – BR-70089-970 – Brasília/DF, Brazilo, ekzempleron de via albumo; biografion; kelkajn bonajn fotojn de vi aŭ via bando; kaj plenumitan Aliĝilon.
  • Se vi preferos, sendu tiun materialon perrete al flafon@musicexpress.com.br. Tiuokaze, la muzikaĵoj devas esti jam en MP3-formato (kompletaj, 128 kbps, 44 kHz kaj 16 bits, steree), la album-kovrilo kaj la fotoj en jpg-formato, kaj la tekstoj en doc- aŭ txt-formato.
  • Tiu materialo estos taksita, kaj la aprobitajn artistojn ni kontaktos por ĝustigo de leĝaj detaloj.
  • La sendita materialo ne estos redonita.


Kiuj estas la kriterioj por ke mia materialo estu aprobita?

  • La sendita materialo estos taksita laŭ muzika kvalito, studia kvalito kaj karierhistorio de la artisto. Se vi sendos la materialon perrete, ankaŭ la kvalito de la MP3-dosiero kaj de la bildoj estos taksita.
  • Ni ne donas paĝon al artisto, kiu ne havas eldonitan albumon.
  • Se vi eldonis pli ol unu albumo, vi povas sendi unu ekzempleron de ĉiu; se aprobitaj, ĉiuj rajtos aperi en via paĝo.
  • De ĉiu albumo, vi devas indiki almenaŭ 3 muzikaĵojn por ke oni faru MP3-dosierojn kaj disponigu por elŝuto.
  • Se via albumo enhavas 5 muzikaĵojn aŭ malpli, kaj krome via paĝo jam enhavas minimume unu alian albumon, do vi rajtas indiki almenaŭ 2 muzikaĵojn el ĝi por ke oni faru MP3-dosierojn kaj disponigu por elŝuto.


Se vi ankoraŭ havas iun dubon, sendu retmesaĝon al ni:
flafon@musicexpress.com.br


Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)