Novaĵoj
MP3 Ĉi-tie en MusicExpress vi trovos muzikaĵojn por ĉiuj preferoj: pli ol 70 muzikstiloj, kantataj aŭ instrumentaj, el la kvin kontinentoj, en la plej diversaj lingvoj, populara aŭ serioza, memeldona aŭ de entreprenoj (ĉiuj rajtigitaj), kaj ankaŭ speciala por kelkaj merkatoj, kiel religia muziko, de pluraj religioj.
La dosieroj enhavas kompletajn trakojn, estas kodigitaj minimume je 128 kbps, kaj la etikedoj estas ĝuste plenumitaj.
Ĉiuj muzikaĵoj estas zorge elektitaj, laŭ la kriterioj: kvalito de la komponaĵo, de la ludado, de la registrado, konkerita publiko kaj legaleco.
Akordoj En la rubriko Akordoj troviĝas parto de mia persona kolekto de muziktekstoj kun akordoj.
Vi trovos tie ĉian muzikon: brazileca, bosanovo, popo, roko, kaj eĉ instrumenta. Kun diferenco ne trovebla en aliaj retejoj: ĉiuj estas detale reviziitaj, por ke ne enfalu akordaj aŭ akordlokaj eraroj.
Estas uzataj du dosieraj formatoj: dec, de la programo Decifra, kiu montras bildon de gitarbrako, permesas tonalŝanĝon, ludas la akordojn kaj havas senpagan vidigilon. Kaj, por tiuj, por kiuj sufiĉas la bazan, estas disponebla ankaŭ dosiero txt.
Partituroj La rubriko Partituroj enhavas tre malgrandan parton de mia persona kolekto.
Estas pluraj formatoj: sib (de la bonega Sibelius), mus (de la fama Finale), enc (de la facila Encore), kaj ankaŭ la bildaj dosieroj jpg kaj gif, kaj la ĝenerala pdf.
Troviĝas partituroj por pluraj instrumentoj: solo-piano, solo-gitaro, koruso, kvaropoj kaj kvinopoj, orkestro, kaj multaj de melodio kun akordoj.
Muzikstiloj? Serioza, ĵazo, instrumenta, brazileca, ŝoro...
MusicExpress La retejo MusicExpress naskiĝis en februaro 1999, kaj estis la unua retejo en Brazilo kiu disponigis rajtigitajn MP3-dosierojn. Kaj ĝis nun estas la sola, kiu ankoraŭ selektas tion, kion publikigas, por garantii la kvaliton.
Ĝi aperis kiel retejo de la televida entrepreno MaisTV, kiu ampleksis ankaŭ la interret-provizanton LinkExpress. Post kelka tempo, ĝi akiris propran gravecon, allogante centmilojn da vizitantoj ĉiumonate. De kiam MaisTV estis aĉetita de la entrepreno Sky, MusicExpress fariĝis tenata nur de mi.
Kiu estas mi Mia nomo estas Flávio Fonseca. Mi estas komponisto kaj muzikestro. Krom en mia paĝo ĉi-tie en MusicExpress, vi povas legi pri mia kariero kaj aŭdi mian muzikon ĉe MySpace.
Ekkonu ankaŭ mian grupon Takto kaj la Orkestron Flávio Fonseca. En tiuj paĝoj troviĝas muzikaĵoj kaj videoj.
Dankon por la vizito, kaj revenu ofte!
|