Diversstilaj senakompanaj kantoj.
Akordo estas nederlanda voĉgrupo, kiu kantas senakompane. Ĝia repertuaro
konsistas el plurvoĉaj kantoj de diversaj landoj kaj diversaj stiloj: de
mezepokaj ĝis modernaj, de folkloraj ĝis roko. Ĉiuj kantoj estas en Esperanto
kaj preskaŭ ĉiuj ricevis tradukon aŭ - pli libere - Esperantan version verkitan speciale por la grupo.
La grupo ekzistas ekde 1988 kaj en 1989 okazis ĝia unua koncerto, en nederlanda
Esperanto-aranĝo. En 1992 Akordo faris la unuan koncerton en eksterlando kaj en 1996 estis lanĉita la unua KD, Muzikpluvo.
Nur rare Akordo kantas muzikaĵojn originale verkitajn en Esperanto.
Ĝenerale temas pri kantoj tradukitaj de la propraj membroj de la grupo,
precipe Arjen-Sjoerd de Vries kaj Saskia Idzerda. Sed ofte
tradukoj estas faritaj ankaŭ de ne-membroj de la grupo, speciale Roel Haveman.
Registroj de Akordo troviĝas ne nur en Muzikpluvo, sed ankaŭ en du aliaj albumoj. En 1996 estis lanĉita Vinilkosmo - Kompil' Volumo 2,
al kiu Akordo kontribuis per la ironia Venko, venko!.
Akordo partoprenis ankaŭ de la KD kiu akompanas libron en la nederlanda pri la gramatiko de Esperanto.
Akordo konsistas el: Rineke Hoens (soprano/aldo), Saskia Idzerda (soprano/aldo), Marwine van der Molen (aldo), Jeroen Balkenende (tenoro), Sander van Huijzen (tenoro), Danny ten Haaf (baso), kaj Arjen-Sjoerd de Vries (baso).
Vizitu ankaŭ: http://www.tekstoj.nl/akordo (En esperanto, nederlanda, germana, angla kaj dana lingvoj).
Kontakto: Marwine van der Molen:
marwine@tekstoj.nl
,
+31 (0) 53 4347407
Fakso +31 (0) 53 4348615
Por aĉeti albumojn: Marwine van der Molen:
marwine@tekstoj.nl
,
+31 (0) 53 4347407
Fakso +31 (0) 53 4348615
| Muzikpluvo |
|
| Kantoj al Lado - 1 |
|
Serioza
| Voĉgrupa | Esperanto
|
| (Tradicia kroata - traduko: Akordo k Simo Milojevic) |
MP3 1678 Kb |
| Ĉi tiu tradicia kroata kanto alvokas Lado-n, la dion de la Printempo. |
| Voĉoj: Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf, Arjen-Sjoerd de Vries. |
|
| Kantoj al Lado - 2 |
|
Serioza
| Voĉgrupa | Esperanto
|
| (Tradicia kroata - traduko: Akordo k Simo Milojevic) |
MP3 1200 Kb |
| Dua kanto al dio Lado. |
| Voĉoj: Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf, Arjen-Sjoerd de Vries. |
|
| Kantoj al Lado - 3 |
|
Serioza
| Voĉgrupa | Esperanto
|
| (Tradicia kroata - traduko: Akordo k Simo Milojevic) |
MP3 2194 Kb |
| Tria kanto. |
| Voĉoj: Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf, Arjen-Sjoerd de Vries. |
|
| La Sieĝo de Bergen op Zoom |
|
Serioza
| Voĉgrupa | Esperanto
|
| (Valerius - traduko: Roel Haveman) |
MP3 2930 Kb |
| Tradicia nederlanda kanto, kiu vigle priskribas la sieĝon de la urbo Bergen op Zoom en la 16a jarcento. |
| Voĉoj: Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf, Arjen-Sjoerd de Vries. |
|
| Printempas |
|
Serioza
| Voĉgrupa | Esperanto
|
| (Thomas Morley - traduko: Roel Haveman) |
MP3 1938 Kb |
| Tiel sonas printempa etoso en Anglio. |
| Voĉoj: Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf, Arjen-Sjoerd de Vries. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|