Kiel elŝuti:
Ni uzas du dosier-formatojn: DEC kaj TXT. La
formato DEC apartenas al la programo Decifra, bonega redaktilo de muziktekstoj kun akordindikoj.
Per ĝi oni vidas akordo-desegnojn, aŭdas la akordojn,
transponas la tonalon, kaj multaj aliaj aferoj. Vidu la apudan bildon
(klaku sur ĝi por ĝin pligrandigi).
En nia paĝo Programoj
troveblas senpaga versio de Decifra (portugallingva) por legado de tiaj
dosieroj. Post instalado en via komputilo, sufiĉas elŝuti
la deziratajn dosierojn kaj konservi ilin en la sama dosierujo de la programo. Por tio,
klaku sur la blua piktogramo kun G-klefo, apud la muziknomo,
elektu la opcion "konservi", kaj elektu la dosierujon
kie la dosiero estu konservata. Depende de via krozilo,
eble vi devos klaki sur la piktogramo per la dekstra musbutono.
Se vi deziros akiri la kompletan version de la programo Decifra, por
fari siajn proprajn DEC-dosierojn kaj rajti uzi ĝiajn aliajn rimedojn,
iru al la retejo de la kreinto (portugallingva).
La formato TXT taŭgas por tiuj, kiuj uzas Macintosh-on, Linux-on, aŭ
aliajn sistemojn bazitajn sur Unix (aŭ ne deziras fruktuzi
la avantaĝojn de Decifra). Por la elŝuto sufiĉas
klaki sur la piktogramo reprezentanta paperfolion, kaj la dosiero
malfermiĝos en via krozilo.
Aliaj informoj:
En la kolumno Interpretisto estas enlistigitaj ĉiuj artistoj, kiuj jam
surbendigis tiun muzikaĵon. Tio estas grava referenco, kiu povas
helpi vin trovi la deziratan muzikaĵon (se mankas mencio
al iu surbendigo, bonvolu sciigi nin).
Kiam la muzikaĵo estas disponebla ankaŭ en MP3 ĉe MusicExpress,
la nomo de la koncerna interpretisto estos ligilo, kiu kondukos vin
al la paĝo de la artisto.
Ĉiu muzikaĵo estas klasifikita laŭ unu aŭ pliaj stiloj, kaj ĉiu el ili
estas ligilo por paĝo kun ĉiuj muziktekstoj kun akordindikoj
de tiu stilo.
Vi rajtas
peti ke ni aldonu iun ajn muzikaĵon, kion ni faros laŭeble.
Kvalito:
Ĉiuj muzikaĵoj ĉi tie disponeblaj estis zorge reviziitaj unuope
(rilate al la ĝusteco de la akordo kaj ĝia lokado sur la muzikteksto),
aŭ senditaj de la propraj aŭtoroj, aŭ de fidindaj muzikistoj.
Tio signifas, ke ĉiuj harmonioj ĉi tie prezentataj
estas bonkvalitaj. Kompreneble, povas okazi kelkaj
eraretoj, kaj tiuokaze ni kalkulas je via kunlaboro,
informante nin
por ke ni povu ilin korekti. Kunlaboru ankaŭ sendante al ni
pliajn muziktekstojn kun akordindikoj, jam en DEC-formato aŭ en TXT.
Aŭtorrajtoj:
Tiu ĉi paĝo pri muziktekstoj kun akordindikoj estas kreita kun didaktikaj celoj.
Ĉiuj aŭtorrajtoj estas rezervitaj.
Tial, vi rajtas elŝuti ilin kaj reprodukti
por privata uzo, tamen estas malpermesata la reproduktado,
distribuado, publika ludado kaj/aŭ ŝanĝo de la verkoj
por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
|