Em Português

Alberto Sales
www.musicexpress.com.br/albertosales_eo

Gitaristo kaj komponisto. Vivo rakontita de la sono. De la muziko.

Gitaristo kaj komponisto, Alberto Sales faras instrumentan muziko riĉan kaj densan, sukcesante eskapi el ordinareco, sen fali en la kaptilojn de eksperimentismo.

En liaj pluraj jaroj da spertoj en scenejoj kaj studioj brazilaj kaj alilandaj, li jam ludis kun Toninho Horta, Alceu Valença, Manassés, Victor Biglione, Felipe Zau, Carlos Zimbher, Nilson Lima, Manduka, Renato Matos, Zelito Passos kaj multaj aliaj. Li estis lernanto de Toninho Horta, Nelson Farias, Cláudio Guimarães, Ian Guest, kaj partoprenis de specialaj lecionoj gviditaj de Dori Caymmi, Paulo Belinatti, Arthur Maia, Hélio Delmiro, Frank Gambale, Victor Biglione kaj Lula Galvão.

Lia unua soloalbumo, Itajibá, aperas en la brazila muziksceno kiel verko de veterano. La poezia difino de la indiĝena vorto Itajibá bone klarigas:

Ita signifas ŝtonon, fortan brakon, fortbrakan batalanton, enlandulo, kanzonisto, fruktarbo. Kun la vivo rakontita de la sono. De la Muziko. De la "ponto enfluanta en la maron kiu renkontiĝas kun la ĉielo brakumanta la stelojn..."


Kontakto:
asps@rudah.com.br , +55 (61) 32443027 kaj 34437208

Por aĉeti albumojn:
asps@rudah.com.br , +55 (61) 32443027 kaj 34437208

Itajibá
Vidu informojn pri la albumo
19 de Abril
Instrumenta | Bajono
(Alberto Sales)
MP3 2415 Kb
Historio pri indiĝeneto, kiu venis el la "Blua Indiĝenvilaĝo de la ĉielo". Gabriel.
Gitaro: Alberto Sales; Klavaroj: José Cabrera; Basgitaro: Anderson Santos; Sakso: Anderson Pessoa; Drumo: Dino Verdade.
Amizades
Instrumenta | Popo
(Alberto Sales)
MP3 7057 Kb
Al geamikoj donitaj de la tempo kaj al tiuj donotaj de la vivo.
Gitaro: Alberto Sales; Klavaroj: José Cabrera; Basgitaro: Anderson Santos; Sakso: Anderson Pessoa; Drumo: Dino Verdade.
Nenêm
Instrumenta | Ĵazo
(Alberto Sales)
MP3 5388 Kb
Venas kun donaco, plena je deziroj pri la vivo, pri la mondo. Ĉiam transformiĝante kaj transformante ĉion ĉirkaŭ si. Mara.
Gitaro: Alberto Sales; Klavaroj: José Cabrera; Basgitaro: Anderson Santos; Sakso: Anderson Pessoa; Drumo: Dino Verdade.
Seu Toninho
Instrumenta | Ĵazo | Gitara
(Alberto Sales)
MP3 1725 Kb
Densa, konstanta, unika, rafinita spuro en la melodio kiu kudras la movoplenan harmonion (por Toninho Horta).
Gitaro: Alberto Sales; Klavaroj: José Cabrera; Basgitaro: Anderson Santos; Sakso: Anderson Pessoa; Drumo: Dino Verdade.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)