Em Português

Tarcísio Lima
www.musicexpress.com.br/sizjo_eo

Esperanta brazileca muziko, kun nordorientaj radikoj, brazila trunko, branĉaro kaj fruktoj universalaj.

Tarcísio (José de) Lima, Sizjo, estas komponisto ekde kiam li estis 12-jaraĝa. Li diplomiĝis pri Muziko ĉe la Ŝtata Universitato de Cearao, kaj faris liberajn kursojn kun instruistoj kiel D-ro. Hugg Ross (Koruskanto), Lindembergue Cardoso (Nuntempa Muziko), Hans J. Koellreutter (Harmonio, Dirigentado kaj Aranĝoj por Populara Muziko), Orlando Vieira Leite (Koruso kaj Harmonio), Léo Soares (Gitaro), D'Alva Stella Nogueira Freire (Folkloro), Vanda Ribeiro Costa (Tradicia kaj Funkcia Harmonio), inter aliaj.

Li ludas gitaron kaj basgitaron, kaj pro neceso de pluraj grupoj kiujn li partoprenis, li ekverkis instrumentajn kaj voĉajn aranĝojn de populara muziko, kaj ankaŭ korusajn aranĝojn, kun aŭ sen akompano; sekve, ekverkis ankaŭ por Simfonia Orkestro, por Muzikbando kaj por diversaj aliaj muzikistaroj.

Lia muzikedukado en populara muziko okazis en la jenaj grupoj (la plej gravaj): Hispan-Brazila Folklora Grupo, GFHB (nuntempe Grupo de Cearaaj Tradicioj, GTC), de 1969 ĝis 1980, kiel gitaristo, aranĝisto, korusano kaj asistanto de korusa dirigentado (turneoj tra la tuta lando, en 1971/72/73/76); Kvinopo Agreste, de 1974 ĝis 1976, kiel gitaristo, kantisto kaj aranĝisto; Quartetupan, de 1976 ĝis 1978, kiel basgitaristo, gitaristo, flutisto (bekfluto), kantisto kaj aranĝisto (du turneoj en Usono, en februaro-marto/77 kaj julio-aŭgusto/78); Cordas & Vocais, de 1980 ĝis 1981, kiel basgitaristo, kantisto kaj aranĝisto; Quart'ETON, en 1987, kiel aranĝisto, kantisto, basgitaristo kaj gitaristo (turneo en Usono en julio-oktobro/87).

Li estis instruisto pri gitaro, de 1978 ĝis 1979, ĉe Konservatorio Alberto Nepomuceno (Fortalezo), en 1979, ĉe Muziklernejo Branca Bilhar (Crato/Cearo) kaj de 1979 ĝis 1985, ĉe SESI, Socia Servo por Industriistoj (Fortalezo); de 1982 ĝis 1985, instruis gitaron kaj harmonion ĉe Muzikcentro de Messejana; estis instruisto pri harmonio en Nordeste 85 - 4a Muzika Renkontiĝo de la Federacia Universitato de Cearao, UFC, en julio 1985, kaj en Renkontiĝo de Departemento pri Artoj de Ŝtata Universitato de Cearao, en julio 1990. Nuntempe, estas teknikisto pri Harmonio kaj Muzikaranĝoj, ekde 1985, ĉe UFC, kaj en la sama Institucio instruas Harmonion kaj Kontrapunkton, ĉe Aldona Kurso pri Muziko, ekde 1995.

Pri lia arta produktado, elstariĝas: Quartetupan Poemas - libro, kune verkita kun Izaíra Silvino kaj Neusinha Barros, eldonita de Universitata Presejo de UFC, Fortalezo, en Novembro 1976; Kantato N-ro 1 de la Cearaa Kristnasko - por Gea Koruso, Infana Koruso, Solistoj, Orkestro kaj specialaj instrumentoj, kiel Akustika Gitaro, Bekflutoj, Mandolino kaj Akordiono (kun teksto de Eugênio Leandro), verkita en 1985; Moacir das Sete Mortes - Brazil-nordorienta Opero en du aktoj, por Gea Koruso, Solistoj, Malgranda Orkestro, kun Akustika Gitaro kaj Akordiono (kun teksto de Oswald Barroso), verkita de 1986 ĝis 1995; Aranĝoj (kaj/aŭ komponaĵoj kaj/aŭ instrumenta ludado kaj/aŭ muzika direktado) por la albumoj: Além das Frentes - de Eugênio Leandro, 1986; Centauros e Canudos - de Pingo de Fortaleza, 1986; Um Pé em Cada Porto - de Calé Alencar, 1989; Catavento- de Eugênio Leandro, 1989; Trem dos Beradeiros - de Adauto Oliveira, 1991; Maculelê, Loas Catu Ibyjá - de Pingo de Fortaleza, 1991; América - de Olga Ribeiro, 1992; Rolimã - Flávio Paiva em parcerias - de Flávio Paiva, kun diversaj interpretistoj, 1994; Compositores e Intérpretes do Ceará (t.e. Komponistoj kaj Interpretistoj de Cearao) - diversaj artistoj, 1994; Um Quarto de Lua (Olímpio Rocha kaj kunuloj) - diversaj interpretistoj, 1994; Certas Canções - de Koruso Zoada, 1995; Retrato - de André Vidal (Kanto) kaj Margarida Selma (Piano), 1995; Encontro de Gerações - de Kvaropo Alberto Nepomuceno (Kvaropo Iguaçu), 1995; Devaneios - de Kvaropo Alberto Nepomuceno (Kvaropo Iguaçu), 1996; Cantares - de Pingo de Fortaleza, 1996; Chamado - de Grupo AME, 1996; Grandes Momentos - de Kvaropo Alberto Nepomuceno (Kvaropo Iguaçu), 1997; Parnaso - de Grupo AME, 1998; Sementes - 10 anos depois - de Grupo AME, 1999; Canta Maracanaú - Hinos & Canções - de Muzikbando de Maracanaú, 2000; Artimanhas e Armadilhas (Olímpio Rocha kaj kunuloj) - diversaj interpretistoj, 2001; Daniela Montezuma - 2001; Verdastelaj Brazilaĵoj, en Esperanto, de Tarcísio Lima, 2001; Castelo Encantado - de Eugênio Leandro, 2001; Solo Feminino - kanzonoj de Pingo de Fortaleza, far diversaj interpretistoj, 2002; Canções - de Nonato Luiz - Komponaĵoj faritaj kun diversaj kunuloj, far diversaj interpretistoj, 2003; Traduções - de Grupo AME, 2004.

El lia verkaro en Esperanto, elstariĝas: 2a Premio en 1a Festivalo de la Ekologia Kanzono en Esperanto, en Barra do Garças, Matogroso, aprilo de 1995; 2a Premio kaj Honora Mencio en Belarta Konkurso de Universala Asocio de Esperanto (UEA), okazinta en 80a Universala Kongreso de Esperanto (UK), en Tampereo, Finnlando, julio de 1995; 1a kaj 2a Premioj en BK de UEA, okazinta en 81a UK, en Prago, Ĉeĥio, julio de 1996; duobla 1a Premio en BK de UEA, okazinta en 85a UK, en Tel-Avivo, Izraelo, julio de 2000.


Kontakto:
sizjo.lima@uol.com.br kaj +55 (85) 284-1107

Por aĉeti albumojn:
Brazila Esperanto-Ligo: www.esperanto.org.br kaj +55 (61) 226-1298

Verdastelaj Brazilaĵoj
Vidu informojn pri la albumo
Ĉia Dolor'
Esperanto | Brazileca
(Sizjo (Tarcísio Lima))
MP3 2320 Kb
Kanzono trista, sed kuraĝiga kaj esperiga por pli bonaj tagoj. (2a Premio en Belartaj Konkursoj de UEA, em Tampereo, Finnlando, 1995)
Voĉo, gitaro kaj sekvencado: Sizjo; Voĉa partopreno: Carlos Cândido; Perkutiloj: Hoto Jr.
Ĉiel Ajn
Esperanto | Religia
(Sizjo (Tarcísio Lima))
MP3 4452 Kb
Poezia kanto de rekono, dankemo kaj pentemo, antaŭ Jesuo la Nazaretano kaj liaj instruoj.
Voĉo, gitaro kaj sekvencado: Sizjo; Kromvoĉoj: Grupo AME; Senfreta basgitaro: Jerônimo Neto; Perkutiloj: Hoto Jr; Drumo: Luizinho Duarte.
Marborda Galopo
Regiona | Galopo | Esperanto
(Sizjo (Tarcísio Lima))
MP3 3674 Kb
Cearaa invito al esperantaj kolegoj de la tuta mondo, partopreni de la 87a Universala Kongreso de Esperanto, en Fortalezo, en 2002.
Voĉoj, gitaroj kaj sekvencado: Sizjo; Perkutiloj: Hoto Jr; Violonoj: Lexon Rodrigues kaj Paulo Leniuson; Aldo: Paulo Kleber; Violonĉelo: Carlos Alberto Coutinho.
Mesaĝo de Aborigeno
Sambo | Esperanto
(Sizjo (Tarcísio Lima) k Franciska Toubale)
MP3 4510 Kb
Krio por egaleco inter la homoj ĉiurasaj! La teksto estis tradukita el la aŭstralia folkloro.
Voĉo, gitaro kaj sekvencado: Sizjo; Kromvoĉoj: Voĉkvinopo As Cinco em Ponto; Perkutiloj: Hoto Jr.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)