Em Português

Nikolin'
www.musicexpress.com.br/nikolin_eo

Dulingva kantistino.

Virino el belga deveno, virino kiu ŝategas la vivon, kiu ŝatas ridi kaj kanti, renkonti la aliajn, kaj ĉefe la gesamideanojn. Ŝi kantas en la franca kaj en esperanto, lingvo kiun ŝi trovas tre bela, poezia, ebliganta poeziajn nuancojn kaj ankaŭ tre bele sonas. Krome, lerni esperanton estis por ŝi granda ĝojo, ĉar ŝi ŝatas havi multajn amikajn renkontojn.

Ŝi estis instruistino, kaj multe kantis, dancis kaj ankaŭ faris teatraĵojn kun la infanoj. Poste ŝi forlasis la instruadon por nur kanti, muziki kaj fari mem, memstare, sendepende, muzikaktivecojn.

Kiam ŝi ekkonis Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, el Svislando, naskiĝis tre bela amikeco kaj tre intensa kunlaboro kun la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro. Do ŝi lanĉis ses albumojn, kontribuis al pluraj aliaj kaj al Esperanta Songazeto, kaj turneis en pluraj eŭropaj landoj.


Kontakto:
+32 81210102

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
CD Inter Du Amsezonoj (paĝo en esperanto)
CD Inter Du Amsezonoj (paĝo en la franca)
CD Inter Du Amsezonoj (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Inter Du Amsezonoj
Vidu informojn pri la albumo
La Bona Formiko
Porinfana | Esperanto
(Tarallo k Giorgio Silfer)
MP3 2318 Kb
Jen formik' kun gitar' en kantad'.
Aranĝoj kaj instrumentoj: Pierre Cappelle, Jean-Paul Catoul, Gerardo Tarallo kaj Marie-Laurence Tombal.
La Esperanto-knabino
Balado | Esperanto
(Tarallo k Giorgio Silfer)
MP3 4330 Kb
Sur longa pad' al fora cel' jen promenad' tra la Babel'.
Aranĝoj kaj instrumentoj: Pierre Cappelle, Jean-Paul Catoul, Gerardo Tarallo kaj Marie-Laurence Tombal.
Serena Lulkanto
Porinfana | Esperanto
(Tarallo k Giorgio Silfer)
MP3 2616 Kb
Unu el la plej belaj esperantaj lulkantoj.
Aranĝoj kaj instrumentoj: Pierre Cappelle, Jean-Paul Catoul, Gerardo Tarallo kaj Marie-Laurence Tombal.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)