Modernaj, klasikaj kaj ekleziaj kantoj.
Kantistino el Hungario, kies vera nomo estas Anna Lászay. Partoprenante E-aranĝojn,
Anna akiras multajn geamikojn tial ŝia esperanta kromnomo estas
Anjo Amika.
Pri ŝi diras Judit Felszeghy, en La Ondo de Esperanto :
"Grizaj ŝtonmuroj kaj kolonoj, faritaj per la amo al la Dio, trankvilaj, senvivaj... Sed kiam la brilaj sunradioj karesas ilin, ili revekiĝas, ekvivas denove. Tiu brilo aperas kristale en virina voĉo, kaj plenumas la sobran, digoplenan palacon de la kredo. Ĝi penetras la piecan silenton, kiel la ora lumo tra la koloraj vitraloj.
"Tiel mole kaj humile tuŝis min la kantoj de Anjo Amika en ŝia dimanĉa koncerto. Ŝi entreprenis deflankiĝi de la nuntempe modaj muzikaj tendencoj (kiuj foje eĉ arogante superŝutas nin) kaj prezentas bukedon de religiaj kantoj.(...)
"Mia intenco estas nur inviti vin al la Dimanĉa koncerto, partopreni en jam forgesitaj dimanĉoj en nia zorgoplena vivo. Al sankta dimanĉo, kiam oni en festa vestaĵo kun pura koro kunvenis por forgesi la problemojn, timojn, falemon, ĉiutagajn kulpojn kaj turmentojn. Por soleni la dimanĉon kun ĉasta animo, por kredi je dia pieco, por kredi je homa bono, aŭskultante la anĝele klaran voĉon."
Ŝia repertuaro entenas popolajn (hungarajn, italajn, grekajn, ktp) kaj
religiajn kantojn, kaj eĥas en pluraj landoj,
en kongresejoj kaj preĝejoj. Ŝiaj albumoj estas eldonitaj de Kooperativo de Literatura
Foiro, el Svislando.
Diskografio:
- Por vidi la mondon (1992)
- Dimanĉa koncerto (1994; reeld. 2002)
- Bela revo (2002)
Kontakto: Kooperativo de Literatura Foiro: lf-koop@esperantio.net kaj +32 92
67407
Por aĉeti albumojn: Kooperativo de Literatura Foiro:
lf-koop@esperantio.net kaj +32 92
67407
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
CD Bela Revo (paĝo
en esperanto)
CD Bela Revo (paĝo
en la franca)
CD Bela Revo (paĝo
en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|