Saturita per la suno kiu
Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango,
Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj, oni
povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto,
devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof
trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu
estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ
simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone,
estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la
alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto,
plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!
Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta
interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto
la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi
registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn
perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da
kilometroj de sia hejma cirklo (Argentino). Estas en la Studio de la Trappe,
en la ejoj mem de Vinilkosmo (Francio), ke tiu muziko, tamen forte
inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan
plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj
tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.
Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis
la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala
bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni
humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas
densa kaj ebriiga.
Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu
vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona
referenco.
Kontakto: acossavella@argentina.com
Por aĉeti albumojn: Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
KD Civilizacio (paĝo
en esperanto)
KD Civilizacio (paĝo
en la franca)
KD Civilizacio (paĝo
en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15
| Civilizacio |
|
| Bona Espero |
|
Balado
| Esperanto
|
| (Alejandro Cossavella) |
MP3 3052 Kb |
| Omaĝe al la komunumo kaj bienlernejo Bona Espero. |
| Voĉo kaj gitaro: Alejandro Cossavella; Basgitaro: Pancho Corrao; Perkutiloj: Leandro "La Druido" Aceto; Piano, klavaroj kaj ĥoro: Olivier Gérardin. |
|
| La Druido |
|
Regeo
| Esperanto
|
| (Alejandro Cossavella) |
MP3 3796 Kb |
| Venis de l' malproksim'. |
| Voĉo kaj gitaro: Alejandro Cossavella; Basgitaro: Pancho Corrao; Perkutiloj: Leandro "La Druido" Aceto kaj Philippe Cordelier; Orgeno: Raphaël Amstadt; Trumpeto: David-Emil Wickström; Tenora sakso kaj blovinstrumenta aranĝo: Jean-Claude Patalano; Trombono: Jean-Joseph Grues. |
|
| Preferindus |
|
Funko
| Esperanto
|
| (Alejandro Cossavella) |
MP3 2758 Kb |
| Ti ne signifas ke ili ne ekzistas. |
| Voĉo kaj gitaro: Alejandro Cossavella; Basgitaro: Pancho Corrao; Perkutiloj: Leandro "La Druido" Aceto; Piano Rhodes kaj klavaroj: Raphaël Amstadt; Trumpeto: David-Emil Wickström; Tenora sakso kaj blovinstrumenta aranĝo: Jean-Claude Patalano; Trombono: Jean-Joseph Grues. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|