Em Português

Team
www.musicexpress.com.br/team_eo

La melodia roko de Slovakio.

En la 80aj jaroj, Team estis la plej fama rokgrupo de tiama Ĉeĥoslovakio, furoris en diversaj konkursoj gajnante orajn najtingalojn, kaj ĝiaj albumoj disvendiĝis je centmiloj da ekzempleroj en nacia lingvo.

En 1989, LF-Koop eldonis la albumon Ora Team', kiu enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marĉek. Tiu sama albumo aperis paralele en Ĉeĥoslovakio en la tutnacia diskeldonejo neesperantista Opus.

Pli frue, en 1983 unuafoje parto de ilia muzika koncerto estis eldonita kasede, en Esperanta Songazeto n-ro 2, de LF-Koop, en la rubriko pri la muzika gasto.

Kaj en 1996 la grupano Milan Doĉekal kontribuis per la kanto Kapon redonu al Vinilkosmo-kompil' 2, de Vinilkosmo.


Kontakto:
milan.docekal@email.cz

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
Albumo Ora Team' (paĝo en esperanto)
Albumo Ora Team' (paĝo en la franca)
Albumo Ora Team' (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Ora Team'
Vidu informojn pri la albumo
Nun Ni Plu Kunas
Roko | Esperanto
(Milan Doĉekal k Jursa k Giorgio Silfer)
MP3 4268 Kb
Morgaŭ foros ni.
Milan Doĉekal: voĉo kaj klavaro; Duŝan Antalìk: gitaroj kaj ĥoro; Pavol Habera: ĥoro; Bohuŝ Kantor: klavaro kaj ĥoro; Ivan Marĉek: drumo kaj perkutiloj; Ivan Válek: basgitaro kaj ĥoro.
Rakonta Silentado
Balado | Esperanto
(J. Kinĉek k Uliĉný k Giorgio Silfer)
MP3 3618 Kb
Surda horo en ĝi nun.
Pavol Habera: voĉo, akustika gitaro kaj ĥoro; Milan Doĉekal: klavaro kaj ĥoro; Duŝan Antalìk: gitaroj kaj ĥoro; Bohuŝ Kantor: klavaro kaj ĥoro; Ivan Marĉek: drumo kaj perkutiloj; Ivan Válek: basgitaro kaj ĥoro; Vaŝo Patejdl: elektra piano.
Volas Ni
Roko | Esperanto
(Milan Docekal k Hevier k Ari)
MP3 4510 Kb
Vere ni volas ĉion.
Pavol Habera: voĉo kaj ĥoro; Milan Doĉekal: klavaro kaj ĥoro; Duŝan Antalìk: gitaroj kaj ĥoro; Bohuŝ Kantor: klavaro kaj ĥoro; Ivan Marĉek: drumo kaj perkutiloj; Ivan Válek: basgitaro kaj ĥoro.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)