Em Português

La Mevo
www.musicexpress.com.br/lamevo_eo

Japana poproko.

La Mevo naskiĝis en 1986, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kiam renkontiĝis Saeki Hirojuki kaj Ono Takao, el Yokohama, en Japanio.

Post la eldono de la unua albumo, la kasedo La Nomkarto (1986), Hirojuki elbandiĝis. Micujama Joŝiro enbandiĝis kaj partoprenis de la dua albumo, la kasedo Bluo (1991). La Mevo produktis trian albumon, Vizaĝoj (1993). En tiu lasta kasedo Takao estas sola, verkas la tekstojn, komponas la muzikon kaj kantas.

La KD Kompilaĵo estas antologia albumo, kiu kunigas ĉiujn verkojn de La Mevo eldonitaj de la komenco ĝis nun, inkluzive novan version por la muzikaĵo Flava Blankul', eldonita en la KD Vinilkosmo-Kompil' (1995).

La muziko de La Mevo estas simpla, kun facilaj popritmoj, precipe realigita per komputile mastrumataj sinteziloj, miksitaj kun kordinstrumentoj kaj sekvenciloj.

Vizitu ankaŭ: http://www.esperantisto.org/taon


Kontakto:
taon@esperantisto.org

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
KD Kompilaĵo (paĝo en esperanto)
KD Kompilaĵo (paĝo en la franca)
KD Kompilaĵo (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Kompilaĵo
Vidu informojn pri la albumo
Anĝela pulvoro
Popo | Esperanto
(Takao Ono)
MP3 4014 Kb
Donu al mi la forton.
Voĉo kaj instrumentoj: Takao Ono; Instrumentoj: Saeki Hirojuki.
Kun Espera
Balado | Esperanto
(Takao Ono)
MP3 2498 Kb
Mi havis fakte deziron kaj esperon.
Voĉoj kaj instrumentoj: Takao Ono.
Via Konsol'
Popo | Esperanto
(Takao Ono)
MP3 2914 Kb
Kion vi pensas, se mi rolas ĝuste kiel vi estas?
Voĉo kaj instrumentoj: Takao Ono.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)