Esperanta rusa bardo.
Miĥail Povorin, esperanta bardo tre fama en Rusio, finfine registris siajn kantojn en sonstudio! Tio estas tre bona novaĵo por ĉiuj kantoŝatantoj.
Miĥail estas esperantisto ekde 1982 kaj aktivas pri propraj kantoj ekde 1988–89. Li ofte koncertas dum rusiaj Esperanto-aranĝoj. Krome, lastatempe li muzikas ankaŭ internacinivele (KEF, IJK, UK). Sed ĝis nun li ne registris siajn kantojn en studiaj kondiĉoj (krom du-tri el ili).
En la repertuaro de Miĥail estas ĉirkaŭ 60 kantoj, plejparte originalaj, sed ankaŭ tradukitaj fare de li. Ili estas tre diversaj: ŝerce-satiraj, primovadaj, popaj, dancigaj, eĉ erotikaj. Sed unuavice, certe, lirikaj. Enhavoriĉaj kantotekstoj tre gravas por liaj kantoj, same kiel belaj, atentokaptaj melodioj. Cetere, kelkaj el la kantoj estas jam internacie konataj: Mia kara amik' kaj Fajrereto, kiujn registris en siaj albumoj Ĵomart kaj Nataŝa (la unuan Miĥail dediĉis al ili). Por kelkaj kantoj li uzis klasikaĵojn: poemojn de Raymond Schwartz, Julio Baghy, Georgo Deŝkin.
Miĥail partoprenis la registradon de la famaj diskoj el Rusio Oraj Kantoj. Same kiel tiun projekton, la produktadon de liaj k-diskoj organizis moskva esperantisto Garik Kokolija. Estas eldonitaj du diskoj, en ĉiu estas po 20 kantoj. Tiamaniere nun oni povos havi kolekton de "ĉio plej nova kaj plej bona", kion kreis Miĥail en Esperanto. La kantoj sonas senartifike, kvazaŭ dum koncerto. Sed aliflanke, la kantisto rakontis, ke por li estis interesega kaj utilega sperto uzi multajn eblecojn de la moderna profesia sontekniko.
Plej mirinde: Miĥail kaj Nataŝa registris kantojn sen forlasi la urbojn, kie ili logas: Miĥail - Moskvon, kaj Nataŝa — Stokholmon. Dankon al Ĵomart pro la bonega registrado de ŝia ĉarma voĉo! La muzikistoj interŝanĝis faritajn sondosierojn interrete kaj poste kunigis ilin komputile. Jen aŭdu — nova internacia dueto! Kiel estas dirite: "Esperanto ne konas landlimojn".
Kontakto: povorin@gmail.com
Por aĉeti albumojn: povorin@gmail.com
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Verula Sezono (paĝo en esperanto)
KD Verula Sezono (paĝo en la franca)
KD Verula Sezono (paĝo en la angla)
KD Revula Sezono (paĝo en esperanto)
KD Revula Sezono (paĝo en la franca)
KD Revula Sezono (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|