Em Português

Wagner Luiz
www.musicexpress.com.br/wagnerluiz_eo

Bona brazila muziko.

Wagner Luiz estas kantisto kaj komponisto naskiĝinta en Braziljo en la jaro 1965. Li komencis sian muzikan agadon en 1990 kun la fondo de Grupo Expresso Mineiro, kiu celis prezenti komponaĵojn de la propra Wagner Luiz kaj kaj kanzonojn de Milton Nascimento, Toninho Horta kaj Flávio Venturini, inter aliaj famaj minasaj muzikistoj. Post la fino de la agado de tiu grupo, li ekprezentiĝis sole ĉe trinkejoj, teatroj kaj kulturaj spacoj de Braziljo, el kiuj elstarigindas la spektakloj faritaj ĉe Teatro Garaĝo, Teatro de l' Bankoficistoj, Ĉambro Funarte kaj Nacia Teatro Cláudio Santoro. En 1998 li registris sian unuan KDon, de nomatan Fantasia (t.e. Fantazio), preskaŭ tute aŭtoran, kiu enhavis la partoprenojn de famaj muzikistoj kiel Toninho Horta, Manassés, Arthur Maia kaj Hamilton de Holanda, kaj atingis bonegan reagon de la publiko kaj de la kritikistoj.

La lanĉo de la KD Fantasia altiris invitojn por prezentadojn en Rio-de-Ĵanejro, kie li loĝis de la jaro 1999 ĝis 2002. Tie li koncertis en pluraj lokoj, inkluzive Mistura Fina, Hipódromo Up kaj la Teatro João Caetano, tiam akompanite de anoj de la bandoj de Ivan Lins kaj Leila Pinheiro. En 2001 li faris turneon en San-Paŭlo, invitite de la municipa urbodomo, tra pluraj kulturdomoj dum du monatoj. Reire al Braziljo en 2003, li eklaboris verkante muzikon por teatraĵoj kaj reklamoj, kaj prezentiĝis en la plej bonaj spacoj de la urbo, el kiuj elstaras la malferma koncerto por la komponisto Francis Hime, por la kantistino Leila Pinheiro, por la kantisto/aktoro Saulo Laranjeira kaj por la grupo Boca Livre.

En 2004, apud la paraiba kantisto kaj komponisto Afonso Gadelha, li ricevis la premiojn por plej bona muzikteksto kaj plej bona muzikaĵo en la Festivalo Tributo a Brasília, realigita de SESC/DF, pro la kanzono BSB Choro.

La KD Navegador de Sonhos (t.e. Revnaviganto) estas la frukto de l' informoj kaj influoj akumulitaj de Wagner Luiz ekde la lanĉo de sia unua verko.


Kontakto:
Wagner@fabricademusica.com.br, +55 (61) 3367-0544 kaj +55 (61) 9906-8790

Por aĉeti albumojn:
Wagner@fabricademusica.com.br, +55 (61) 3367-0544 kaj +55 (61) 9906-8790

Fantasia
Vidu informojn pri la albumo
Alma
Brazileca | Ĵazo
(Wagner Luiz)
MP3 3802 Kb
La futuron neniu povas vidi, sed unu tago kun vi estas tiom da volo. (Partopreno de Toninho Horta)
Voĉo: Wagner Luiz; Akustikaj gitaroj: Toninho Horta; Elektraj gitaroj: Alberto Sales kaj Toninho Horta; Klavaro: Pedrinho Ferreira; Basgitaro: Sidney Sheikor; Drumo: Leander Motta.
Luna Park
Ŝoro | Brazileca
(José Mário)
MP3 2976 Kb
Luno, mi nur volus estis varmo, esti tago, mi nur volus esti via ĉielo.
Voĉo: Wagner Luiz; Gitaroj: Bosco de Oliveira kaj Cacau; Mandolino kaj kavaketo: Hamilton de Holanda; Perkutiloj: Leander Motta.
Manacá
Brazileca | Bosanovo | Sambo
(Wagner Luiz k Afonso Gadelha)
MP3 4066 Kb
Kie estas mia stelo unua, la maro forportis.
Voĉo: Wagner Luiz; Gitaro: Alberto Sales; Klavaro: Pedrinho Ferreira; Trumpeto: Moisés Alves; Basgitaro: Nema Antunes; Drumo kaj perkutiloj: Leander Motta.
Noite Clara
Brazileca
(Wagner Luiz)
MP3 4581 Kb
Kiam la maro vestiĝas per oro, tiam ĝi riĉiĝas.
Voĉo kaj gitaro: Wagner Luiz; 12-korda gitaro: Cacau; Gitaro: Bosco de Oliveira; Klavaroj: Pedrinho Ferreira; Basgitaro: Sidney Sheikor; Perkutiloj: Nilson Batata kaj Leander Motta.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)