Em Português

Kvaropo Iguaçu
www.musicexpress.com.br/quartetoiguacu_eo

Kordkvaropo kiu ludas kaj seriozan kaj popularan muzikon.

Venkinto de la Konkurso "Instrumentistoj de la Konservatorio Alberto Nepomuceno", en 1984, jaro de ĝia fondo, la Kvaropo Iguaçu ekde tiam disvolvas gravan laboron por disvastigo de la brazila kaj internacia serioza muziko.

Ĝiaj anoj partoprenas de la Simfonia Orkestro de Paranao. Ili estas: Priscila Vargas Pellanda - Violono; Leila Cristina Tascheck - Violono; José Maria Magalhães Silva - Aldo; kaj Jessiane Speck Paegle - Violonĉelo. Strebe al pli granda proksimeco al la publiko, la grupo esploras repertuaron kun diversaj muzikstiloj, por plaĉi al kiel eble plej granda nombro da homoj. Ekde la fondiĝo, la repertuaro kunigas la seriozan kaj la popularan muzikojn laŭ didaktika maniero, donante informojn al la publikon pri la verkoj kaj la interpretitaj komponistoj. Tiel, ĝi vekadas la atenton kaj plaĉadas diverstilajn publikojn.

La Kvaropo havas kvin albumojn: Encontro de Gerações (1995), Grandes Momentos (1997), Minha Poesia Meu Canto (2002), A Janela da Vida (2003) kaj Música de Cena (2007), tiu ĉi kun la plej bonaj arioj.

En ĉiuj, la brazila muziko, kaj serioza kaj populara, kaj klasikaĵoj de la internacia muziko, estas prezentataj, donante al aranĝistoj kaj ĉefe brazilaj komponistoj pli grandan disvastigon de liaj verkoj.

La Kvaropo Iguaçu konkeris la unuan premion en Konkurso "Talento do Paraná", en la jaro 2000, superante gravajn konkurantojn.

El pli ol 200 koncertoj tra Brazilo en tiuj 22 jaroj, elstariĝas prezentadoj kiel la Inaŭguro de Municipa Teatro de Dourados, koncertoj ĉe Teatro José de Alencar, en Fortalezo, kaj nacia turneo per Koncertserio Sonora Brasil, organizita de Sesc.

Ĝi partoprenis ankaŭ de du turneoj subtenitaj de Copel, en 2003 kaj 2004, en gravaj urboj de paranaa internlando. Ankaŭ en 2004, la Kvaropo Iguaçu prezentis koncertojn subtenitaj de Caixa Econômica Federal, ĉe Teatro da Caixa, en Kuritibo.

En 2005, la Kvaropo Iguaçu faris, ĉe Espaço Arte e Cultura de Curitiba, plurajn didaktikajn koncertojn, prezentante repertuaron de muzikaĵoj barokaj ĝis nuntempaj, pasante tra klasikaj kaj romantikaj, kun granda sukceso.

En 2006, ĝi estis invitita de Rektorejo de Kulturo por festa koncerto de la 130-jariĝo de Theatro São João, en la historia urbo Lapa (PR) kaj por koncerto ĉe teatro Unicenp.

En 2007, la Kvaropo partoprenis ankaŭ kiel invitito en Nacia Kongreso de Poŝta Entrepreno. En novembro 2007, ĝi prezentiĝis invitite de Konsulejo de Aŭstrio, kaj en decembro ĉe Teatro Espaço Jeca Kerouac en la urbo Campo Largo-PR invitite de Sesc.

La Kvaropo Iguaçu, post 20 jaroj da intensa agado, daŭre valorigas sian celon porti bonan muzikon al ĉiuj spektaklejoj. Ĝia principo estas partoprenigi la entreprenojn, kiel subtenantoj, tiel donante soci-kulturan karakteron al la eventoj. Ĝi klopodas ĉiam fari didaktikajn koncertojn, faciligante al la aŭdantoj la komprenon, vekante en ili la intereson kaj stimulante novajn talentulojn aperi. Ĝi celas la interagon kun la publiko, valorigante ankaŭ la popularan muzikon, riĉigitan de ĉiam altnivelajn aranĝoj por kordkvaropo.


Kontakto:
jmsviola@terra.com.br, +55 (41) 3345-3104 kaj 8802-2109

Por aĉeti albumojn:
jmsviola@terra.com.br, +55 (41) 3345-3104 kaj 8802-2109

Grandes Momentos
Vidu informojn pri la albumo
Ária da Suíte nº 3 (Ária da 4ª corda)
Instrumenta | Serioza
(Johann Sebastian Bach)
MP3 4902 Kb
Unu el la plej belaj melodioj de Bach.
1a Violono: Paulo Ângelo Florêncio; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.
Asa Branca - Assum Preto
Instrumenta | Bajono | Brazileca
(Luiz Gonzaga)
MP3 4010 Kb
La etoso de brazilnordoriento.
1a Violono: Paulo Ângelo Florêncio; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco; Aranĝo: Tarcísio Lima.
Sete Canções Brasileiras
Instrumenta | Folkloro
(Tarcísio Lima)
MP3 5406 Kb
Kanzonoj de la brazila folkloro.
1a Violono: Paulo Ângelo Florêncio; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.
Sol Que Brilha no Mar
Instrumenta | Brazileca
(José de Arimatéia Santos k Aymoré Batista)
MP3 4018 Kb
Momento de meditado.
1a Violono: Paulo Ângelo Florêncio; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco; Aranĝo: Alexandre Brasolim de Magalhães.
A Janela da Vida
Vidu informojn pri la albumo
A janela da vida
Instrumenta | Tango | Bajono
(José de Arimatéia Santos)
MP3 1978 Kb
La fenestro de l' vivo.
1a Violono: Oliver; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.
O meu Ceará
Instrumenta | Bajono
(José de Arimatéia Santos k Adalberto V. Santos k Valdecir Sanfoneiro)
MP3 3100 Kb
Mia Cearao.
1a Violono: Oliver; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.
Pensando em você
Instrumenta
(José de Arimatéia Santos)
MP3 2802 Kb
Pensante pri vi.
1a Violono: Oliver; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.
Se um dia
Instrumenta
(José de Arimatéia Santos)
MP3 4380 Kb
Se iam.
1a Violono: Oliver; 2a Violono: Francisco Freitas Jr.; Aldo: José Maria Magalhães; Violonĉelo: Dany Andrey Secco.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)