Li faras muzikon pro inklino kaj konvinkiĝo.
Naskiĝinta en funda paraiba enlando, en la urbo Sousa, la Urbo de la Rideto kaj de la Valo de l' Dinosaŭroj, kiam li estis 4-jaraĝa li jam prezentiĝis en la kulturaj eventoj de la urbeto, ludante triangulon en la familia bando konsistanta el la kvar malgrandaj fratoj, kiujn la tiam adoleskanta (hodiaŭ fama) Glorinha Gadelha ekzercigis.
Plej juna filo el granda familio de 13 gefratoj, Afonso Gadelha translokiĝis al Johano-Pesoo, kie li restis studante ĝis kiam fariĝis 16-jaraĝa, kiam li iris al Rio-de-Ĵanejro. En Rio, krom diplomiĝi pri Kemio, li povis sin dediĉi pli al muziklernado, ĉu pro la kunvivado kun la fratino Glorinha, la bofrato Sivuca kaj pluraj aliaj muzikistoj kaj komponistoj, ĉu pro la studado pri muzika teorio kun la muzikestro Nelson de Macedo, ĉe la Brazila Muziklernejo.
Tiam, Afonso Gadelha, kiu el Johano-Pesoo alportis komponaĵojn verkitajn kune kun la fratoj preskaŭ samaĝaj (la samaj de la infana bando) kaj la sperton prezentiĝi antaŭ publiko, ek-anis, kiel perkutilisto, en la grupo de
Sivuca kaj pligrandigis sian kolekton da muzikkunverkantoj, inter kiuj elstariĝas la propra
Sivuca, Glorinha Gadelha, Paulinho Tapajós, Cacaso kaj Pepeu Gomes. En tiu sama epoko li montris sian bataleman flankon defendante la klason kaj fariĝis unu el la fondintoj de AMAR (Asocio de Muzikistoj, Aranĝistoj kaj Dirigentoj).
Multaj el liaj komponaĵoj estis registritaj de famaj artistoj de la brazileca muziko, kiaj Pepeu Gomes,
Amelinha, Quarteto em Cy, Terezinha de Jesus Sivuca, Maria
Creuza, Joana, Glorinha Gadelha, Elba Ramalho kaj Marinez e Sua
Gente. Krome, lia komponaĵo Valseando estis la ĉefa muzikaĵo de la televidserio
Serra do Luar, produktita de Televidreto Apoio de Braziljo kaj filmita en la urbo Pirenópolis, ŝtato Gojaso.
En 1985, Afonso Gadelha inaŭguris novan vivperiodon, translokiĝante al la urbo Itaipava, en distrikto de Petropolo, kie li formis kaj estris la bandon Vitória Rosa, kun kiu ekprezentiĝis en pluraj urboj de ŝtato Rio-de-Ĵanejro kaj tra tuta Brazilo. Post tri jaroj loĝante ĉe la montaro, li iris por koncertoj en Braziljo, kie li restis dum kvar jaroj, ĝis kiam li decidis resti definitive. Tiel estis, ĉar radikoj plantitaj en Itaipava igis lin reiri tien, inkluzive pro la reorganizo de Vitória Rosa, ĝis kiam, en 1991, post la fino de la bando, li komencis solokarieron.
Ĉiam prezentiĝante ie ajn al kie oni lin invitis (trinkejoj, restoracioj, entreprenaj kunvenoj, popularaj festoj, agrokulturaj foiroj, kulturaj centroj, magazenaroj, teatroj, televido, festivaloj, radioj...) - grupe, sole kun la gitaro aŭ sur scenejo de famaj artistoj kiaj Sivuca, Elba Ramalho, Glorinha Gadelha, Luiz Gonzaga,
Rosinha de Valença, Chico César kaj Almir Satter -, Afonso Gadelha ankaŭ envojiĝis al la registrado de memeldonaj KDoj: Tambores (t.e. Tamburoj - 1997), Multigana Cidade Brasil (t.e. Pluravida Urbo Brazilo - 1999), Escuta Isso (t.e. Aŭdu Tion - 2001) kaj, baldaŭ aperonta, kune farita kun la brazilja artisto Wagner Luiz, Fuxico (t.e. Klaĉo - 2004).
En 1993, Braziljo kantis pli forte en lia koro, fariĝante, ekde tiam, lia definitiva pasio. Kaj muzo. La amo al tiu urbo fariĝis poezio kaj melodio, kio kondukis Afonso Gadelha kaj Wagner Luiz al ricevo de la unua premio ĉe konkurso Tributo al Braziljo, realigita de institucio SESC, en 2004, pro plej bona komponaĵo kaj plej bona teksto.
Kontakto: afonsogadelha@gmail.com
(61) 3366-1360 e 9974-1360
Elza: enormando@gmail.com
(61) 3242-1169 e 9978-8686
Por aĉeti albumojn: afonsogadelha@gmail.com
(61) 3366-1360 e 9974-1360
Elza: enormando@gmail.com
(61) 3242-1169 e 9978-8686
| Tambores |
|
| Coração Só |
|
Brazileca
| Balado
|
| (Afonso Gadelha) |
MP3 3272 Kb |
| Mi ne volis perdi vin, sed mi devis peni. |
| Voĉo kaj gitaro: Afonso Gadelha; Fluto: Rodrigo D'Ávila; Basgitaro: Heitor Perez; Drumo: Cesar Conti. |
|
| Um Abacaxi |
|
Brazileca
|
| (Afonso Gadelha) |
MP3 3606 Kb |
| Tie en la mezo de sono donita de la vento estas ananaso. |
| Voĉo, gitaro kaj perkutiloj: Afonso Gadelha; Basgitaro: Heitor Perez; Elektra gitaro: Marcos Viana. |
|
| Valseando |
|
Brazileca
| Valso
|
| (Afonso Gadelha) |
MP3 3005 Kb |
| Ha, mia revo plej bela... (partopreno de Sivuca). |
| Voĉo kaj gitaro: Afonso Gadelha; Piano: Hamleto Stamato; Tirharmoniko: Sivuca; Basgitaro: Heitor Perez; Drumo: Cesar Conti. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|