Em Português

Saksofona Kvaropo de Braziljo
www.musicexpress.com.br/saxbsb_eo

Grupo specialiĝinta je serioza originala muziko kaj aranĝoj de brazileca muziko kaj ĵazo.

Kreita en 1995, la grupo fruktuzas tiel la seriozan repertuaron kiel la popularan, en originalaj verkoj, adaptoj kaj aranĝoj.

Elinter ĝiaj sennombraj prezentadoj, oni elstarigas partoprenon en koncerto de Milton Nascimento, kune kun la Sinfonia Orkestro de Braziljo, koncerto kun Cauby Peixoto en la Teatro Villa-Lobos, koncerto kun Eduardo Dusek, kaj la spektaklo Sons Visuais, realigita de la komponisto Flávio Fonseca, kiu kunigis muzikon, dancon koreografiitan de Hugo Rodas, kaj ekspozicio de fotografioj.

En 1997 la Kvaropo faris malgrandan turneon tra Eŭropo, sin prezentante en Madrido, Barcelono kaj Parizo, konkerante publikon kaj kritikistojn, krom partopreni de la IXa Monda Kongreso de Saksofonoj en Valencio, en Hispanio.

Kie ajn sin prezentas, tie la grupo vokas la atenton pro la kvalito, originaleco, kaj kuraĝo en repertuarelekto kaj aranĝoj.

Membroj de la Saksofona Kvaropo de Braziljo: Vadim Arsky – soprano- kaj aldo- saksofonoj; Isaac Gomes – aldosaksofono; Fernando Machado – tenorsaksofono; José Nogueira Aguiar Jr. – baritonsaksofono.


Kontakto:
+55 (61) 32732569 (telefakso), 99889858, varsky@unb.br

Por aĉeti albumojn:
+55 (61) 32732569 (telefakso), 99889858, varsky@unb.br

Bem Brasileiro
Vidu informojn pri la albumo
Duda no Frevo
Instrumenta | Brazileca | Frevo
(Senival Bezerra do Nascimento)
MP3 1981 Kb
Strata frevo, laŭ tradicia stilo de Pernambuko, kun granda perkutilaro.
Aranĝo: Duda
Na Baixa do Sapateiro
Instrumenta | Brazileca | Sambo
(Ary Barroso)
MP3 3136 Kb
Laŭda sambo, kun tre moderna aranĝo.
Aranĝo: Vadim Arsky.
Rosa
Instrumenta | Brazileca | Valso | Ŝoro
(Pixinguinha)
MP3 4181 Kb
Valso-ŝoro, aranĝita laŭ tradicia stilo por saksofona kvaropo.
Aranĝo: José Nogueira Aguiar Jr.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)