Em Português

Mônica Fonseca
www.musicexpress.com.br/monicafonseca_eo

La libereco kanti tion, kion oni volas.

Ŝia kunvivado kun la muziko komencis frue; ŝia patrino estas pianinstruistino, kaj en ŝia familio la muziko ĉiam estis la plej natura lingvaĵo. En la adoleskanteco fariĝis amika kunulino de la gitaro, pro tio ke ŝi ŝategas kanti, kaj poste ankaŭ ekverkis.

Ŝia vojo pasis tra pluraj partoprenoj en verkoj de artistoj kiel Marcelo Lafetá kaj Flávio Fonseca, inter aliaj, registradoj en ĵingloj kaj teatraĵa muziko. Ŝi partoprenis de la Grupo Vozes, de la Koruso de BRB kaj de la Koruso Nossas Vozes, kun kiuj prezentiĝis sur pluraj scenejoj, en soloprezentadoj aŭ kiel invititoj en aliartistaj koncertoj. Nuntempe, ŝi kantas en Ina Koruso de Braziljo, kiu posedas tre varian repertuaron. Ĝia dirigento, Marconi Araújo, uzas por ĉiu stilo specifan voĉteknikon. Kun tiu ĉi grupo ŝi vojaĝis al Kosta-Riko, Argentino kaj Urugvajo, kaj al pluraj brazilaj urboj.

En sia unua solo-KD, A Vida Toda, Mônica promenas tra diversaj stiloj, kaj ĉiuj muzikaĵoj havas ion specialan kaj kantindan.


Kontakto:
fmoniqueti@bol.com.br kaj +55 (61) 99725002

Por aĉeti albumojn:
fmoniqueti@bol.com.br kaj +55 (61) 99725002

A Vida Toda
Vidu informojn pri la albumo
A Vida Toda
Lanta marŝo | Brazileca
(Mônica Fonseca k Paulo Martin)
MP3 2722 Kb
Tiel mi volas esti ĝis la fino.
Voĉo: Mônica Fonseca; Sinteziloj kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Leve
Brazileca
(Mônica Fonseca)
MP3 2030 Kb
Mi eskaladis miajn montarojn, kaj tie el la supro de mi, mi nur intuiciis malpezajn emociojn.
Voĉo: Mônica Fonseca; Sinteziloj kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Minha Conjugação
Ĵazo | Brazileca
(Flávio Fonseca k Antonio Jorge.)
MP3 2546 Kb
En mia konjugacio ni estas la unua singulara persono.
Voĉo: Mônica Fonseca; Gitaro, voĉo, sinteziloj kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Morena Saudade
Brazileca
(Flávio Fonseca k Cacá Neri.)
MP3 3002 Kb
Libera, ludanta por la maro.
Voĉo: Mônica Fonseca; Gitaro, sinteziloj kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Roçar de Voz
Bosanovo | Brazileca
(Flávio Fonseca k Janaína Rocha)
MP3 2950 Kb
Bona kareso en tiu voĉtuŝo.
Voĉo: Mônica Fonseca; Sinteziloj kaj aranĝo: Flávio Fonseca.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)