Du kunaj majstroj.
Gilson Peranzzetta estas unu el la plej ofte invititaj pianistoj, komponistoj kaj aranĝistoj de Brazilo. Karioko, li komencis ludi akordionon kaj pianon en la infanaĝo, kaj faris siajn unuajn komponaĵojn 15-jaraĝa. Diplomiĝinta ĉe Brazila Konservatorio, li kunigas la seriozmuzikan teknikon al ĵazo, agante apud la plej famaj artistoj de la brazila muziko.
En la 60aj jaroj li estis ano de la grupo Samba Jazz, ludis kun la kantisto Taiguara kaj kun la grupo Central do Brasil, kun kiu turneis tra Eŭropo. Li laboris plurajn jarojn apud Ivan Lins, kiel klavaristo kaj aranĝisto. Kiel komponisto, li havas muzikaĵojn registritajn de
Djavan, Edu Lobo, Leny Andrade, Sarah Vaughan, George Benson, Dianne Schurr, Quincy Jones, Toots Thielmans, inter aliaj, kaj turneis tra Japanio, Eŭropo kaj Usono. Kiel solisto, li registris 25 albumojn ekde 1967. Antaŭnelonge li fondis sian propran eldonejon, Marari Discos.
La paraa gitaristo Sebastião Tapajós jam marŝis longan vojon. Li naskiĝis en la urbo Santarém, en la amazonia regiono, en 1944, kaj 20-jaraĝa iris al Lisbono por studi gitaron ĉe la tiea Konservatorio, sekvante al Instituto pri Hispana Kulturo de Madrido tuj poste. Kun pli ol 25 albumoj publikigitaj ekde 1972, kiam li lanĉis Brasil/El Arte de la Guitarra, Sebastião kutime enmetas en sian repertuaron popularajn kaj folklorajn brazilajn ritmojn kiel sambon kaj indiĝenajn muzikaĵojn de Xingu. Regule li prezentiĝas en Eŭropo, kaj ankaŭ turneis tra Usono kaj Japanio. Laŭlonge de sia kariero, la artisto jam ludis kun konatuloj de la brazileca muziko kiel
Hermeto Pascoal, Zimbo Trio, Waldir Azevedo, Paulo
Moura, Sivuca, Maurício Einhorn kaj Joel do Bandolim.
Kune, ili elektis la komponaĵojn kiujn ili plej ŝatas de Hamilton Costa -
veterano de brazileca muziko, kun muzikaĵoj registritaj de Dircinha Batista kaj Alaíde
Costa, kaj muzikaĵoj kunverkitaj kun Avena de Castro kaj Waldir Azevedo, inter aliaj -, kaj faris la KDon Do Meu Gosto.
Kontakto: zenrecords@onix.com.br , +55 (61) 33283007 kaj 33286204
Por aĉeti albumojn: zenrecords@onix.com.br kaj Televendoj Zen Records: +55 (61) 33283007
| Do Meu Gosto |
|
| Doce Enlevo |
|
Ŝoro
| Instrumenta | Gitara | Piana
|
| (Hamilton Costa k Avena de Castro) |
MP3 4102 Kb |
| Ŝoro lanta kaj sentoplena. |
| Gilson Peranzzetta: piano; Sebastião Tapajós: akustika gitaro; Ney Conceição: basgitaro; Marcelo Bernardes: fluto kaj klarneto. |
|
| Eterna Melodia |
|
Instrumenta
|
| (Hamilton Costa k Waldir Azevedo) |
MP3 4686 Kb |
| Bela melodio kun elstara akordiono. |
| Gilson Peranzzetta: piano kaj akordiono; Sebastião Tapajós: akustika gitaro; Ney Conceição: basgitaro. |
|
| Infinito |
|
Instrumenta
| Gitara
|
| (Hamilton Costa k Richard Franco) |
MP3 3292 Kb |
| Verkita omaĝe al Avena de Castro. |
| Gilson Peranzzetta: piano kaj akordiono; Sebastião Tapajós: akustika gitaro. |
|
| Pra Esquecer |
|
Ŝoro
| Instrumenta | Gitara | Piana
|
| (Hamilton Costa) |
MP3 3164 Kb |
| Tradicia ŝoro ludita kun libereco de Peranzzetta kaj Tapajós. |
| Gilson Peranzzetta: piano; Sebastião Tapajós: akustika gitaro; Ney Conceição: basgitaro; Marcelo Bernardes: fluto. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|