Komponisto kaj improvizisto.
Kantisto kaj komponisto de la urbo Piripiri en Piaŭio, li estas muzikisto ekde 9-jaraĝa. En Fortalezo li venkis muzikfestivalojn kaj direktis la muzikan parton de programoj de Televidstacio Ceará, kiuj estis embrioj de la tiel nomata "cearaa muzika movado", ĉar el ili eliris la grandaj nomoj de la nuntempa brazileca muziko, kiel Fagner,
Belchior, Ednardo kaj Amelinha. En 71 li iris suden kune kun tiu artistaro, kaj kun ili malfermadas spacojn por la nordorienta muziko.
Li aperis en la Universitata Festivalo de Rio-de-Ĵanejro de 72, konkerante la unuan premion pri Komunikadkapablo kaj ankaŭ la premion pri Plej Bona Interpretisto. En tiu jaro li registris ĉe la eldonejo Polygram kvarkantan vinilan disketon.
De 72 ĝis 76 li faris muzikon por kino kaj reklamoj. En tiu periodo li finis la kurson pri muziko, diplomiĝante pri Komponarto kaj Orkestrodirektado kaj pri Plena Magistrado, post kio li ekinstruis en tri fakultatoj.
En 76 li registris la LPon (vinilan diskegon) Besta Fera. Pro la novecaj karakteroj de la sona propono, tio estis grava okazaĵo, kaj la disko estis elektita de la recenzistoj kiel la plej bona de la jaro. Pro tio li kontraktis kun WEA. Ĉe tiu nova eldonejo, li faris albumon bazitan sur la formoj de tradicia nordorienta poezio, prezentitaj kun elektronikaj aranĝoj miksitaj al akordiono kaj al gitaro. Naskiĝis Elektronika Foroo, kun la LP Jorge Mello - Integral. Denove li surprizis la recenzistojn, gajnante premiojn, kaj konfirmante tion, kion oni povas atendi de muzikisto zorganta la malkovradon.
En la sekva jaro li registris ĉe eldonejo Continental la LPon Coração Rochedo kaj la disketon Constelações. En 80 lanĉis la LPon Dengo Dengue kaj estis la unua artisto de la nova generacio kiu registris lambadojn kaj merengojn, kaptante la latinecon kiu poste invadis la universalan muzikon. Tiam li komencis agadi kiel produktisto, por Continental kaj por la sendependa muziko. Kun tiu sperto li fondis sian propran eldonejon, JMT Produções, ĉe kiu jam produktis kaj lanĉis dekojn da artistoj.
En 87 li registris la albumon Um Trovador Eletrônico, kaj en 90 Um Trovador Eletrônico - Volume II. En ambaŭ li havis la partoprenon de Belchior, lia plej ofta kunverkanto. En 95 li lanĉis la unuan KDon, Mais que de Repente, en kiu interpretas gravajn pecojn de la brazileca muziko krom siajn komponaĵojn kaj de amikoj. Kaj en 99 aperas la KD Rima.
Ekde 88 Jorge Mello faras averaĝe po 70 koncertojn jare, en la tuta Brazilo. Li partoprenis dekojn da teatraĵoj, kreante muzikaĵojn kaj farante muzikan direktadon, en Rio-de-Ĵanejro kaj en San-Paŭlo. Agante ankaŭ en kino, estis aktoro kaj direktoro pri koreografio de la filmo A Noite do
Espantalho, de Sérgio Ricardo. Por la filmo Angélica e o Mágico de Oz verkis kaj produktis la malferman muzikon. Por O Gato de Botas Extraterrestre, de Wilson Rodrigues, verkis kaj produktis la tutan muzikon.
El inter liaj kunverkantoj elstariĝas: Belchior, Tom Zé, Vicente Barreto, Anastácia, Evaldo Gouveia, Jairo
Mozart, Paulo Soledade, Graco kaj multaj aliaj.
Diskografio:
1972 - Kvarkanta vinila disketo Felicidade Geral (Polygram)
1976 - LP Besta Fera (Crazy/Copacabana)
1978 - LP Jorge Mello - Integral (WEA)
1979 - LP Coração Rochedo (Continental)
1980 - Vinila disketo Nascendo de Novo (Continental)
1981 - Vinila disketo Constelações (Continental)
1981 - LP Dengo Dengue (Continental)
1985 - Vinila disketo Na Asa do Avião (Paraíso/Odeon)
1987 - LP Um Trovador Eletrônico (Paraíso/Continental)
1990 - LP Um Trovador Eletrônico - Volume II (Terramarear)
1995 - KD Mais que de Repente (JMT Produções)
1999 - KD Rima (JMT Produções)
2000 - KD Claramente (CPC-UMES)
Kontakto: aldear@bsb.netium.com.br , +55 (61)
33491954 kaj +55 (11) 55489855.
Por aĉeti albumojn: aldear@bsb.netium.com.br , +55 (61)
33491954 kaj +55 (11) 55489855.
| Rima |
|
| A Natureza Reza |
|
Brazileca
|
| (Jorge Mello) |
MP3 3636 Kb |
| Tero kiu estas patrino de ĉiu. |
| Voĉo kaj akustika gitaro Ovation: Jorge Mello; Klavaroj: Dino Vicente; Elektra gitaro: Ivo de Carvalho; Perkutiloj: Silvano Michelini; Basgitaro: Geraldo Vieira; Drumo: Maurício; Elektra violono kaj kromvoĉo: Cácio Poletto. |
|
| Canção de Gesta de um Trovador Eletrônico |
|
Roko
|
| (Belchior k Jorge Mello) |
MP3 3998 Kb |
| Mia sukceso estas scii tion kaj rakonti ĉion al vi. |
| Voĉo kaj akustika gitaro Ovation: Jorge Mello; Klavaroj kaj aranĝo: Raposo; Drumo: Monsieur Parron; Elektra gitaro: Sérgio Zurawski; Basgitaro: João Mourão. |
|
| Ploft |
|
Regeo
|
| (Belchior k Jorge Mello) |
MP3 2924 Kb |
| La Brazila Nordoriento, sidiĝanta sur la mapa angulo, rigardas la Atlantikon. |
| Voĉo kaj akustika gitaro Ovation: Jorge Mello; Klavaroj: Raposo; Drumo: Monsieur Parron; Elektra gitaro: Sérgio Zurawski; Basgitaro kaj aranĝo: João Mourão; Speciala partopreno: Belchior. |
|
|
| Claramente |
|
| Claramente |
|
Brazileca
| Regiona
|
| (Jorge Mello) |
MP3 4090 Kb |
| Mi konas aferojn nedreseblajn. |
| Jorge Mello: voĉo, akustika gitaro kaj aranĝo; Rúrion: elektraj gitaroj; Leandro Lui: perkutiloj. |
|
| Embolada |
|
Brazileca
| Regiona | Embolado
|
| (Jorge Mello) |
MP3 4326 Kb |
| Blonda papago, kun ora beko, iru diri al tiu fraŭlino: mi estas via amindumanto. |
| Jorge Mello: voĉo, akustika gitaro kaj aranĝo; Rúrion: elektra gitaro; Brenno: basgitaro; Duda Costa: drumo; Cezar do Acordeon: akordiono; Leandro Lui: perkutiloj. |
|
| Feriado |
|
Brazileca
| Sambo
|
| (Jorge Mello) |
MP3 2822 Kb |
| Hodiaŭ la urbo vekiĝis agrabla. |
| Jorge Mello: voĉo, akustika gitaro Ovation kaj aranĝo; Rúrion: elektraj gitaroj; Brenno: basgitaro; Duda Costa: drumo; Leandro Lui: perkutiloj. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|