La muzikisto de l' Nova Konscio.
Kuniganta teknologion kaj akustikajn perkutil-instrumentojn, la kurioza muziko de Corciolli estas la unuigo de la pluraj kulturoj kaj muzikaj etnioj el kiuj konsistas la karaktero de la brazila popolo: la mikso de kulturoj araba, afrika, orientaj kaj eŭropaj, emfazante relegadon de brazilaj ritmoj kiel bajono, marakatuo, bumba-boi-o, ŝoto, sambo, kongado, bosanovo, ktp. Estas fandiĝo de la novepoka kun la monda muziko. Laŭ la kritikistoj, lia verkaro estas vidata en la sama nivelo de tiuj de artistoj kiel Enya, Kitaro kaj Yanni.
Corciolli naskiĝis en San-Paŭlo. En 1993, post diplomiĝi pri Arkitekturo, li fondis Azul Music-on, fakan eldonejon de muziko por la nova konscio. Li lanĉis sian unuan solo-albumon, All That Binds Us (reeldonita portugallingve kiel Tudo que nos une, t.e. Ĉio kio unuigas onin), en kiu li prezentas sian profesian vidpunkton kiel komponisto, aranĝisto, instrumentisto kaj produktisto. En 1995, li enmerkatigis la KDon Unio Mystica, kuraĝa verko kiu prezentas tekstojn en latina lingvo kaj mezepokajn alkemiajn traktatojn, gregorian ĉanton realigitan en monaĥejo Sankta Bento, en San-Paŭlo, kaj estis miksita en Usono.
En 1996, jam kiel modelo de novepoka muziko en Brazilo,
li estis invitita produkti kompilojn kun nacie kaj internacie famaj artistoj por la revuoj Planeta, Planeta Nova Era, Isto É, Áudio News, MotorShow, Inside, absolutaj sukcesoj en revubudoj, ĉiuj naciskale distribuataj, respektataj pro altkvalito kaj vendataj je centmiloj da ekzempleroj. En la sama jaro, li koncertis en Memorialo de Latinameriko, en San-Paŭlo, registris la KDon The New Moon of East (t.e. La Nova Luno de Oriento), kun tibetaj monaĥoj de Garden Shartse
kaj, en 1997, lia albumo Unio Mystica ricevis specialan benon de Papo
Johano Paŭlo la 2a kaj estis lanĉita en 22 eŭropaj landoj, komencante promesplenan internacian karieron.
Corciolli estas la sola brazila artisto partopreninta la nederlandan kompilon The Healing (Universal Music - 1999), apud Dead Can Dance, Vangelis, Kitaro, Andreas Vollenweider, Secret Garden, Enigma, inter aliaj.
Nuntempe, per sia eldonejo Azul Music, Corciolli havas plurajn albumojn
lanĉitajn ekster Brazilo krom dekojn da aliaj kiel produktisto.
Diskografio:
En Brazilo:
All That Binds Us (1993)
Unio Mystica (1995)
The New Moon of East (kun Tibetaj Monaĥoj de Garden Shartse) (1997)
Exotique (1998)
Unio Celestia (1999)
As Sete Tentações da Vida (muziko de teatraĵo de L. Gasparetto) (2000)
Kolekto Tudoazul (10 KDoj de diversaj temoj) (2001)
Cristal (2001)
En Eŭropo:
Unio Mystica (1997)
Aquilon (1998)
The Healing (kompilo) (1999)
Unio Celestia (2000)
En Usono:
Unio Celestia (2001)
Vizitu ankaŭ: www.corciolli.com.br kaj www.azulmusic.com.br
Kontakto: Azul Music: corciolli@azulmusic.com.br, +55
(11) 5181 0610.
Por aĉeti albumojn: Azul Music: corciolli@azulmusic.com.br, +55
(11) 5181 0610.
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|