Farante arte la belon kaj la bonon.
La KDoj de Tim kaj Vanessa estas parto de muzika laboro celanta
kristanan disvastigon, enfokusigante instruojn kaj pecojn de l'
Evangelio, kun temoj por pripensado sub la vidpunkto de Spiritisma Doktrino.
Tim kaj Gladston Lage estas anoj de Spiritisma Grupo La Konsolanto
en Belorizonto, kaj komencis la muzikan kunverkadon en 89 per la muzikaĵo
Sê, en konkurso por la reprezenta muzikaĵo de la junularo de Minasa Spiritisma Unuiĝo.
Ekde tiam ili ne plu ĉesis la verkadon, lanĉante la kanzonojn Senhor das Estrelas,
Luzes da Luz, Concepção Astral ktp. Kun 14 jam konataj muzikaĵoj, en 1999 Tim invitis sian fratinon Vanessa por interpreti kaj registri la kanzonojn KDe, klopodante, kun simpleco, donaci al pli granda nombro da homoj la mesaĝojn en ili troveblajn. La rezulto estis tre bona kaj la reago de la publiko superis ĉies atendon.
Per la rimedoj akiritaj pro la disvastigo de tiu verko, la
Spiritisma Grupo La Konsolanto daŭrigas la subtenadon de la instituciaj laboroj por socia asistado de familioj, infanoj kaj junularo de la loka komunumo.
La kanzonoj de tiuj KDoj estas interpretitaj kun gracieco kaj simpleco
de Vanessa, kantistino kaj evangelizantino, kiu laŭlonge de la jaroj pruntas sian voĉon al la artaj spiritismaj laboroj, kiel la kasedo A Música
na Casa Espírita (t.e. La Muziko en la Spiritisma Templo), la koncerto Estradas, la eventoj Feartes (t.e. Festivalo de Spiritisma Arto) kaj Mares (t.e. Muziko kaj Arto Spiritisma), la Kampanjo por Popularigo
de la Spiritisma Arto, inter aliaj.
Tim estas muzikisto kaj grafika programisto, laborante
speciale por junularoj, klopodante, per la muziko, veki la estulon
por la vibroj de beleco kaj paco kiujn la muziko kreas.
Bazite sur poemoj de la libro Ensaios Poéticos (t.e. Poeziaj Eseoj) de Lúcio Abreu, Tim kaj Vanessa registris en 2000 duan KDon, Pétalas da Inspiração (t.e. Petaloj de la Inspiro),
enhavantan pliajn kanzonojn kun temoj por evangelizado. Kaj en 2003, novinspirite, la duopo registris la KDon Verbos (t.e. Verboj), kun envolvivaj temoj pri la kristanaj ekzemploj de l' Evangelio.
La Spiritisma Grupo La Konsolanto ĉiam dankas al Dio por la ŝanco de tiu pordo kiu malfermiĝis, sciante ke oni devas dividi kun ĉiuj la akiritajn sukcesojn,
donante la plej bonan el oni mem, kun la humileco kiun oni neniam devas forlasi.
Vizitu ankaŭ: http://www.timevanessa.com.br (portugallingva).
Kontakto: walteras@brfree.com.br , +55 (31) 3421-5554
kaj 9999-4599
Por aĉeti albumojn: walteras@brfree.com.br , +55 (31) 3421-5554
kaj 9999-4599
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|