Em Português

Alexandre Santos
www.musicexpress.com.br/alexandresantos_eo

Kantisto kaj komponisto de baladoj.

La laboro de Alexandre Santos estas mikso de multaj spertoj sur la vojo de arto en la lastaj 20 jaroj. Pentristo, kantisto, komponisto kaj muzikisto, Alexandre posedas tiun karakteron, sin dediĉi samtempe al pluraj formoj de arta esprimado.

En 1996, Alexandre lanĉis sian unuan KDon de brazila muziko - Alma Nova (t.e. Nova Animo) - kun propraj verkoj kaj partopreno de grandaj nomoj de la brazila muzika sceno, kiel Hélio Delmiro, Cláudio Nucci (eks-grupano de Boca Livre), Maurício Einhorn, Manassés, Milton Guedes kaj Kvaropo de Braziljo. Pri la muzika direktado de la albumo respondecis la muzikestro Flávio Fonseca.

En 1997 li partoprenis la Internacian Bienalon de Nuna Arto en Firenze – Italio kaj en la sama jaro gajnis la Premion Renato Russo pri muziko, de Kultura Fondaĵo de Federacia Distrikto, pro la KD Alma Nova.

En sia dua KD, Azul (t.e. Blua), Alexandre prezentas varian muzikon, rezulte de fajna rafina laboro en la komponaĵoj. Liaj "mil malsekaj tonoj" kolorigas la albumon per belaj aranĝoj de bosanovo, bluso kaj baladoj. La kantoj posedas ankaŭ varian temaron, riveliĝantan per aŭtora ellaboro riĉa de sentemaj kaj profundaj tekstoj. Azul montras la lirkecon de poeto, kiu scipovas fari muzikon. Jen invito por mergiĝo en kio plej bona estas en la nova populara muziko de Brazilo.

Vizitu ankaŭ: www.alexandresantos.com.br (portugallingva)


Kontakto:
contato@alexandresantos.com.br, +55 (61)9233788

Por aĉeti albumojn:
contato@alexandresantos.com.br, +55 (61)9233788

Alma Nova
Vidu informojn pri la albumo
Alma Nova
Brazileca | Balado
(Alexandre Santos)
MP3 3973 Kb
Balado kiu estas amkanto al la vivo (speciala partopreno: Manassés).
Dekdukorda gitaro (solo): Manassés; Nilona gitaro (solo): Marcelo Lafetá; Nilona gitaro, klavarprogramado kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Canção de Abril
Brazileca | Bajono
(Alexandre Santos)
MP3 3368 Kb
Aprila kanzono - pri la konstruado de Braziljo.
Voĉo: Alexandre Santos; Gitaro, klavarprogramado kaj aranĝo: Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Marcelo Lafetá; Piano: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Erivelton Silva; Perkutiloj: Jorge Macarrão; Fluto: José Evangelista; Ĥoro kaj manfrapoj: Alexandre Santos, Flávio Fonseca kaj Márcio Vianna.
Em Cada Mão...
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3142 Kb
Renaskiĝi en ĉiu mano, havi en la okuloj la silenton de la amo.
Voĉo, nilonkorda kaj ŝtalkorda gitaroj: Alexandre Santos; Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Robespierre Simões; Buŝharmoniko: Maurício Einhorn.
Em Cada Mão... (instrumental)
Brazileca | Instrumenta
(Alexandre Santos)
MP3 3176 Kb
Instrumenta versio de la kanzono.
Nilonkorda kaj ŝtalkorda gitaroj: Alexandre Santos; Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Robespierre Simões; Buŝharmoniko: Maurício Einhorn.
Enquanto Eu Cantar
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3746 Kb
Dum mia kantad' ĉiu revo fariĝos realo.
Voĉo: Alexandre Santos; Gitaro kaj aranĝo: Flávio Fonseca; Kromvoĉoj: Flávio Fonseca kaj Luanda Cozetti; Piano: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Erivelton Silva; Fluto: José Evangelista.
Estranha Cantiga de Ninar
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 5413 Kb
Lulkanto kun originala vesto, kaj partopreno de Cláudio Nucci.
Voĉo (unua parto), kromvoĉo kaj gitaro Avalon: Cláudio Nucci; Voĉo (dua parto): Alexandre Santos; 12-korda gitaro: Cacau; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Erivelton Silva; Fluto: José Evangelista; Kordoj: Kvaropo de Braziljo (Ludmila Vinecka, Cláudio Cohen, Glêsse Collet kaj Guerra Vicente); Aranĝo: Valéria Fajardo kaj Flávio Fonseca.
Flor de Verão
Brazileca
(Alexandre Santos k Angélica Rodrigues)
MP3 3714 Kb
Balado kun speciala partopreno de Milton Guedes.
Nilona gitaro: Alexandre Santos; Voĉgrupo: Raízes (André Barcellos, Edilênio Souza kaj Gladson Freitas); Drumo: Ticho Lavenère; Buŝharmoniko: Milton Guedes; Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Robespierre Simões.
Magia
Brazileca
(Alexandre Santos k Márcio Vianna)
MP3 3104 Kb
Laŭ la rigardo de la knabo la suno neniam kaŝiĝis.
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Raízes (André Barcellos, Edilênio Souza kaj Gladson Freitas); Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Robespierre Simões; Ŝtalkorda kaj elektra gitaroj: Maurício Lavenère; Drumo: Ticho Lavenère; Fluto: José Evangelista.
Metades
Brazileca
(Alexandre Santos k Celso Sisto)
MP3 3742 Kb
Flugi per flugiloj de la soleco.
Voĉo: Alexandre Santos; Aldosakso: Milton Guedes; Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Leo Brandão.
Pra Retornar
Brazileca | Bluso
(Alexandre Santos k Nicolau El-moor)
MP3 3712 Kb
Bluso omaĝe al tiuj, kiuj reiris al siaj originaj vojoj (speciala partopreno: Hélio Delmiro).
Voĉo: Alexandre Santos; Akompan- kaj sologitaro: Hélio Delmiro.
Rastro de Luz
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3454 Kb
Via lumo sidiĝis sur mia rigardo.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Santos; Kromvoĉo: Andréa Tierno; Piano, klavarprogramado kaj aranĝo: Robespierre Simões; Drumo: Ticho Lavenère.
Revoada
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 4936 Kb
Mi estas kiel mevo, preta por pluiri.
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Andréa Tierno; Piano: Robespierre Simões; Elektra gitaro: Maurício Lavenère; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Ticho Lavenère; Perkutiloj: Jorge Macarrão; Trumpeto: Moisés Alves (Paraybach); Klavarprogramado kaj aranĝo: Valéria Fajardo.
Samba do Exílio
Brazileca | Sambo
(Alexandre Santos k Fernando Ribeiro)
MP3 3478 Kb
Vidu, ke sambo estas nia ĉeno...
Voĉo: Luanda Cozetti; Baza kaj sola gitaroj: Paulo André Tavares; Piano: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Erivelton Silva; Perkutiloj: Jorge Macarrão; Trumpeto 1 (solo): Moisés Alves (Paraybach); Trumpeto 2: Gedeão Lopes; Trombono: Carlos Eduardo Mello; Aranĝo: Flávio Fonseca.
Azul
Vidu informojn pri la albumo
A Felicidade É... (Mantra)
Brazileca | Bluso
(Alexandre Santos)
MP3 4108 Kb
Ĉia lumo bruligas kaj varmigas.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Celi kaj Virgínia Monteiro kaj Rogério Carvalho; Piano kaj klavaroj: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo kaj perkutiloj: Sandro Araújo; Buŝharmoniko: Pablo Fagundes.
A Selva e o Mar
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 5598 Kb
Bazita sur la samnoma libro (t.e. La Ĝangalo kaj la Maro), de Rubem Alves.
Voĉo kaj ŝtalkorda gitaro: Alexandre Santos; Piano, klavaroj kaj sologitaro: Daniel Baker; Perkutiloj: Sandro Araújo.
Aconchego
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3162 Kb
Esti de vi fiŝisto, navigante sur via maro.
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Muriel Tabb kaj Pauly di Castro; Piano kaj klavaroj: Daniel Baker.
Azul
Brazileca | Bosanovo
(Alexandre Santos)
MP3 4586 Kb
El ĉio kion mi amis, valoras tio, kiom mi estis sola.
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Celi Monteiro, Virgínia Monteiro kaj Rogério Carvalho; Piano, klavaroj, gitaro kaj aranĝo: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo kaj perkutiloj: Sandro Araújo; Klarneto: Ademir Júnior.
Beijo
Brazileca
(Alexandre Santos k Maria Raquel Melo)
MP3 4190 Kb
Por kio tiom paroli?
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Celi Monteiro, Virgínia Monteiro kaj Rogério Carvalho; Piano, klavaroj, gitaro kaj aranĝo: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo kaj perkutiloj: Sandro Araújo; Tenorsakso: Ademir Júnior.
De Dentro da Tua Janela Blue
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3246 Kb
Montru vian bluan mondon.
Voĉo: Alexandre Santos; Gitaroj kaj piano: Daniel Baker; Senfreta basgitaro: Rômulo Duarte; Perkutiloj: Sandro Araújo.
Mesmo Assim
Brazileca
(Alexandre Santos k Maria Raquel Melo)
MP3 3714 Kb
Mi vivas, mi revas.
Voĉo: Alexandre Santos; Piano kaj gitaroj: Daniel Baker; Perkutilaro: Sandro Araújo.
MPB (Muita Paixão Brasileira)
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3746 Kb
Mi pluiras sentime kaj estas trankvila.
Voĉoj: Alexandre Santos; Piano, gitaroj kaj aranĝo: Daniel Baker; Basgitaro: Rômulo Duarte; Perkutiloj: Sandro Araújo.
Na Contramão
Brazileca | Bluso
(Alexandre Santos)
MP3 4320 Kb
Kiam mi volas vian brilon, tiam vi venas kun via mallumo.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Santos; Piano, klavaroj kaj aranĝo: Daniel Baker; Elektra gitaro: Eduardo Brito; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Sandro Araújo; Flugelkorno: Moisés Alves.
Novos Mares (eu sei que vou)
Brazileca | Popo
(Alexandre Santos k Maria Raquel Melo)
MP3 2866 Kb
Mi pasas libere, estigante la ŝangemon.
Voĉo: Alexandre Santos; Kromvoĉoj: Celi Monteiro, Virgínia Monteiro kaj Rogério Carvalho; Piano, klavaroj, gitaro kaj aranĝo: Daniel Baker; Elektraj gitaroj: Eduardo Brito; Basgitaro: Rômulo Duarte; Drumo: Sandro Araújo.
O Tempo
Brazileca
(Alexandre Santos k Maria Raquel Melo)
MP3 4916 Kb
Amiko de la vojo kaj de la emocio.
Voĉo kaj gitaroj: Alexandre Santos; Piano kaj klavaroj: Daniel Baker; Perkutilaro: Sandro Araújo.
Plexo Solar
Brazileca | Ĵazo
(Alexandre Santos)
MP3 2470 Kb
Via koloro estas la rebrilo.
Voĉo: Alexandre Santos; Piano: Daniel Baker; Basviolono: Rômulo Duarte; Drumo: Sandro Araújo; Trumpeto: Moisés Alves.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)