Em Português

Valéria Fontenelle
www.musicexpress.com.br/lecafon_eo

Muziko farita el emocio.

La kontakto de Valéria kun la muziko komenciĝis frue: 5-jaraĝa ŝi ludis per la piano, kaj tiel ekis ŝia pasio al la instrumento. Poste venis la gitaro, la voĉo, la komponado...

Ŝia unua laboro estis ĉe Grupo Amanhã, kun kiu, en 1978, ŝi faris kelkajn koncertojn en Braziljo. De tiu grupo partoprenis ankaŭ la muzikistoj Anand Rao kaj Flávio Fonseca.

Poste, loĝanta en Rio-de-Ĵanejro, ŝi ekprezentiĝis en restoracioj, sen iam ĉesi la verkadon. Unu el ŝiaj muzikaĵoj, Queda Livre, verkita kune kun la poetino Aglaia Souza, estis enmetita en la repertuaron de koncerto de Zélia Duncan.

La instrumenta muzikaĵo Gota de Barro, kiu nomas ŝian unuan KDon, estas inspirita de poemo ankaŭ far Aglaia. La disko prezentas rikolton el pluraj fazoj de la muzika vivo de Valéria, el kio tial rezultis varia verkaro, sed sen perdi la unuecon de ŝia persona stilo.


Kontakto:
lecafon@bol.com.br

Por aĉeti albumojn:
lecafon@bol.com.br

Gota de Barro
Vidu informojn pri la albumo
Ama(n)da
Brazileca | Valso | Ĵazo
(Valéria Fontenelle)
MP3 2578 Kb
Dediĉita al ŝia filino Amanda.
Klavarprogramado kaj aranĝo: Flávio Fonseca; Speciala partopreno: Clara.
Penteado
Instrumenta | Piana | Ŝoro
(Valéria Fontenelle)
MP3 2242 Kb
Omaĝo al Ernesto Nazareth.
Klavarprogramado kaj aranĝo: Flávio Fonseca.
Queda Livre
Brazileca
(Valéria Fontenelle k Aglaia Souza)
MP3 2652 Kb
Mi ne estas trista, mi ne estas ĝoja: mi estas sentema.
Gitaro, klavarprogramado kaj aranĝo: Flávio Fonseca.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)