Em Português

Alexandre Paredes
www.musicexpress.com.br/aparedes_eo

Muziko rafinita kaj plena je mesaĝoj.

Alexandre Paredes estas komponisto kaj interpretisto, ludas gitaron kaj pianon. Liaj komponaĵoj alportas tekstojn plenajn je mesaĝoj kaj bone ellaboritan harmonion, kun stiloj kiel brazileca muziko, popo kaj serioza.

Kelkaj el liaj kanzonoj estis multe elsendataj de radistacioj en Rio-de-Ĵanejro kaj interpretataj de diversaj muzikistoj, bandoj kaj korusoj de Braziljo, ĉefe la muzikaĵo Ele, kiu estis uzata kiel temo por la malfermo de la televida programo Despertar Espírita, elsendata dimanĉe de TV-stacio CNT.

En 2003, li lanĉis sian unuan KDon, Era de Luz, tute kun memverkitaj komponaĵoj kaj aranĝoj/muzika direktado de Flávio Fonseca. Dank' al Klubo de Arto de Lar Fabiano de Cristo, bonfara institucio kiu kontribuis por la disvastigo de la KD, jam vendiĝis pli ol 10 mil ekzempleroj de Era de Luz.

En 2004, li ricevis la trofeon Luiz Geraldo Azevedo, en kategorio komponado, de Konkurso pri Muziko de FENABB, Nacia Federacio de Sportaj Asocioj Banko de Brazilo, pro la muzikaĵo Sei que Queres Voar, kiu partoprenis de la KD Brasil de Todos os Cantos, kompilo de plej diversstilaj muzikaĵoj. La KD kalkulis je la partopreno kaj arta direktado de la kantistoj Fagner kaj Zeca Baleiro, kaj enhavis unu kanzonon de Geraldo Azevedo, omaĝito de la konkurso.

En 2005, li estis intervjuita en la televida programo Idéia Musical, elsendata de pli ol 60 stacioj en la tuta lando. La programo prezentis ĉiusemajne artistojn kiuj laboris celante la disvastigon de pozitivaj ideoj per muziko.

En 2008, li turneis en Usono, tra kelkaj urboj de Florido, kiel Orlando, Pompano Beach kaj Fort Myers. En la sama jaro, li estis invitita de Klubo de Arto de Lar Fabiano de Cristo por partopreni de televida programo, en Rio-de-Ĵanejro, omaĝe al 10-jariĝo de tiu institucio, kune kun artistoj el tuta Brazilo kiuj faras similan laboron.

En 2009, li lanĉis sian duan albumon, titolita Ninguém Está Só, kiu kunigas 15 novajn muzikaĵojn, el kiuj unu verkita kune kun Alexandre Lacerda, Bênção do Trabalho, kiu titoligis la unuan albumon de la bando Nova Luz.

Kun la muzikaĵo A Gente, li estis unu el la 14 finalistoj de la Kultura Konkurso Banko de Brazilo 2009, tutnacia.

Krom sia solo-kariero, Alexandre Paredes anas en la Voĉa Kvaropo Intuição, en kiu kunestas la aranĝisto, komponisto kaj kantisto Eduardo Braga, krom la kantistinoj Débora Lícia kaj Vilma Bittencourt.


Kontakto:
alexandre.paredes@cassi.com.br, +55 (61) 9202-1539 kaj +55 (61) 3322-9570

Por aĉeti albumojn:
alexandre.paredes@cassi.com.br, +55 (61) 9202-1539 kaj +55 (61) 3322-9570

Era de Luz
Vidu informojn pri la albumo
Ele
Brazileca | Popo | Religia | Spiritisma
(Alexandre Paredes)
MP3 3514 Kb
Li estas la Patro de ĉiuj ni.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Paredes; Aranĝo kaj klavaroj: Flávio Fonseca.
Era de Luz
Brazileca | Porinfana | Religia | Spiritisma
(Alexandre Paredes)
MP3 2734 Kb
Serĉas la lumon tiu, kiu volas la lumon.
Voĉoj kaj gitaro: Alexandre Paredes; Aranĝo, klavaro kaj kromvoĉo: Flávio Fonseca.
Intuição
Brazileca | Voĉgrupa | Religia
(Alexandre Paredes)
MP3 4374 Kb
Fermu la okulojn silente, lasu eniri la lumon.
Voĉoj kaj voĉaranĝo: Grupo Intuição (Mônica Zarat, Vilma Bittencourt, Alexandre Paredes kaj Eduardo Braga); Gitaro: Alexandre Paredes; Aranĝo kaj klavaroj: Flávio Fonseca.
Vou Seguindo
Brazileca | Religia
(Alexandre Paredes)
MP3 5094 Kb
Ni ne estas solaj, kaj mi scias, ke la amo estas la kialo.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Paredes; Voĉo: Débora Lícia; Aranĝo kaj klavaroj: Flávio Fonseca.
Ninguém está só
Vidu informojn pri la albumo
Fim da estrada
Religia | Spiritisma
(Alexandre Paredes)
MP3 4370 Kb
La vojfino estas nova komenco.
Voĉo, kromvoĉoj kaj baza gitaro: Alexandre Paredes; Solo-gitaro: Marcelo Lafetá; Programado: Flávio Fonseca; Aranĝo: Flávio Fonseca kaj Alexandre Paredes.
Ninguém está só
Religia | Spiritisma
(Alexandre Paredes)
MP3 7900 Kb
Stelo, lumigu mian mallumon.
Voĉo kaj gitaro: Alexandre Paredes; Kromvoĉo: Eduardo Braga; Hobojo: Lucila Morais; Programado: Flávio Fonseca; Aranĝo: Flávio Fonseca kaj Alexandre Paredes.
Porta estreita
Religia | Spiritisma
(Alexandre Paredes)
MP3 7014 Kb
Kiu vivos kun amo, nur tiu ekkonos la amon.
Voĉo, kromvoĉo kaj 12-korda gitaro: Alexandre Paredes; Voĉo kaj kromvoĉo: Kléber Augusto; Piano: José Cabrera; Programado: Flávio Fonseca; Aranĝo: Flávio Fonseca kaj Alexandre Paredes.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)