Em Português

Tânia kaj Edênio
www.musicexpress.com.br/taniaedenio_eo

Paro laboranta por la nobla muziko.

Edênio de Paula ekludis gitaron en trinkejoj de Gojanjo en 1990 kaj daŭrigis en Braziljo elde 1998.

Lia muzika edukado estis preskaŭ tute aŭtodidakta, kaj 20-jaraĝa li komencis doni praktikajn lecionojn pri kanto kaj gitaro.

Lia repertuaro ĉiam estis tre varia. Kun forta bazo sur brazileca muziko, li ĉiam klopodis lerni diversajn stilojn. Li pasis lerte tra regiona muziko, boleroj, popo, roko, sambo, bosanovo kaj aliaj. Tiu ritmomiksaĵo alportis al li unikan sperton, kiu donis propran stilon al lia gitarludado.

En 1999 li ekkonis Tânia Helou. En 2001 ili ekfrekventis la doktrinan studon ĉe Spiritisma Frata Societo de Braziljo - CEsB, kaj Edênio ekuzis la gitaron en preĝaj kaj bonetosigaj momentoj. Tial, fariĝis necese aldoni al lia repertuaro la religiajn muzikaĵojn.

Tânia, kiu tiam jam estis lia edzino, komencis akompani lin kantante, iom post iom pliliberigis sian voĉon, kaj kiam ili rimarkis, tiam ili jam estis kune kantantaj en la ĉefa salono por harmoniigi la etoson antaŭ kaj post la alpublikaj prelegoj.

La harmonio kaj la mildeco de la muzikaĵoj vekis en la aŭdantaro la deziron ekhavi KDon de la duopo. Tial CEsB decidis investi en la paro, elektis la kantojn kaj subtenis la registradon, kaj la tuta monprofito de tiu KD estos destinata al la sociasistaj laboroj de la institucio.


Kontakto:
heloutania@yahoo.com.br kaj +55 (61) 81391681

Por aĉeti albumojn:
CEsB: +55 (61) 32252563

Hora de Paz
Vidu informojn pri la albumo
Esperança
Religia | Spiritisma
(Sérgio Castro)
MP3 3410 Kb
Signo de lumo en mia sufero.
Voĉoj: Tânia kaj Edênio; Nilonkorda gitaro: Edênio; Sinteziloj: Flávio Fonseca.
Hino ao Espiritismo
Religia | Spiritisma
(Sebastião Avelino de Macedo k Nelson Kerensky)
MP3 2360 Kb
Doktrino de amo kaj lumo, scienco, fido kaj konsolo.
Voĉoj: Tânia kaj Edênio; Ŝtalkorda gitaro: Edênio; Kromvoĉoj kaj sinteziloj: Flávio Fonseca.
Prece
Religia | Spiritisma
(José Carlos Freixo e Souza)
MP3 3748 Kb
Ni dankas, Sinjoro, tiun momenton de paco.
Voĉoj: Tânia kaj Edênio; Ok gitaroj: Flávio Fonseca; Kromvoĉoj: Tânia.
Quanta Luz
Religia | Spiritisma
(Cenyra Pinto)
MP3 3172 Kb
Kiom da lumo en tiu medio...
Voĉoj: Tânia kaj Edênio; Sinteziloj: Flávio Fonseca.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)