Em Português

Cayê Milfont
www.musicexpress.com.br/caye_eo

Unu el la kolonoj de la brazileca muziko de Braziljo.

Kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto de porinfanaj teatraĵoj, Cayê Milfont komencis sian muzikan vivon en Braziljo, poste ekloĝis en Rio-de-Ĵanejro.

El inter liaj ĉefaj koncertoj elstariĝas: Dolores Vinte Anos Depois, kun Marisa Gatta Mansa; Koncerto por la Monda Paco, kun Taiguara; Koncertserio Pixinguinha, kun Marisa Gatta Mansa kaj Jamelão; kaj multaj aliaj tra la tuta Brazilo.

Muzikaĵoj liaj estis registritaj de Vanusa, Elymar Santos, Grupo Gente de Casa, Marcelo Lafetá, kaj aliaj.

Partoprenis de pluraj muzikfestivaloj tra la lando, inter ili la Muzikfoiro Pixinguinha, en 1979, en kiu li gajnis la premion pri plej bona interpretisto.

Li faris muzikon por teatraĵoj, kiel: O Inspetor Geral (Teatro Tablado - Rio-de-Ĵanejro); A Casa de Chocolate (Teatro de Bolso - RĴ); Divaldo Simplesmente Franco (Teatro Vanucci - RĴ kaj Teatro Itália - San-Paŭlo); A Fada (Teatro Princesa Isabel - RĴ); Bandeira em Concerto (Teatro Sesc - RĴ); O Outro Lado do Lado (Teatro da Caixa - Braziljo); A Bela Adormecida (Teatro Leblon - RĴ); inter aliaj.

Koncertoj por lanĉo de la KD Partes de Mim (produktita de Marcelo Mariano) jam estis faritaj en Mistura Fina, en Rio-de-Ĵanejro, en Teatro de Anatel kaj en Feitiço Mineiro, ambaŭ en Braziljo.

Diskografio:

Partes de Mim
Pra Pirá Brasília
Refrões
Mala e Maletta
Divaldo Franco
Feira Pixinguinha

Vizitu ankaŭ: http://www.cayemilfont.blogspot.com/ (portugallingva)


Kontakto:
cmilfont@yahoo.com.br kaj +55 (21) 91772601

Por aĉeti albumojn:
cmilfont@yahoo.com.br kaj +55 (21) 91772601

Partes de Mim
Vidu informojn pri la albumo
Canto pra Denise
Brazileca
(Cayê Milfont)
MP3 2142 Kb
Por la fratino, la aktorino Denise Milfont.
Voĉo: Cayê Milfont; Gitaro, basgitaro, programado kaj aranĝo: Marcelo Mariano.
Magia
Brazileca | Valso
(Cayê Milfont)
MP3 3336 Kb
La magio de la amo estas la sindono.
Voĉo: Cayê Milfont; 7-korda gitaro kaj aranĝo: Carlinhos 7 Cordas; Kavaketo: Vinícius Juliano; Gitaro: Henrique Gomes; Perkutiloj: Jorge Macarrão.
Som de Miriah
Brazileca | Popo
(Cayê Milfont k Juçara Batichoti)
MP3 3388 Kb
Rigardu min.
Voĉo: Cayê Milfont; Basgitaro, programado kaj aranĝo: Marcelo Mariano; Klavaro: Niltom Cardoso; Elektra gitaro: Alexandre Castilho.
Divaldo Simplesmente Franco
Vidu informojn pri la albumo
Alma
Instrumenta
(Cayê Milfont k Heládio Costa Filho)
MP3 2968 Kb
Malfermas la teatraĵon.
Klavaroj: Heládio Costa Filho.
Guerreiras
Brazileca | Valso
(Cayê Milfont)
MP3 3068 Kb
Plantante en siaj gefiloj la semojn de l' amo.
Voĉo: Sylvia; Klavaroj: Heládio Costa Filho.
Uma Pequena Maneira
Brazileca | Religia | Spiritisma
(Cayê Milfont)
MP3 2026 Kb
Fari la kariton.
Voĉo: Renato Prieto, Simone Alt, Sylvia kaj Rogério Faria; Gitaro: Cayê Milfont; Klavaroj: Heládio Costa Filho.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)