Em Português

Raízes
www.musicexpress.com.br/raizes_eo

Gospela grupo kun bone kombinitaj voĉoj kaj instrumentoj.

La muziko estas la granda pasio en la vivo de ĉiuj ni. Ĝi naskiĝas kaj kreskas kun ni, pulsante forte en nia brusto ĉiumomente kaj ĉie. Kie ajn oni iras, tie estas ĝi, nedisigebla kunesto, donaco de Dio.

Raízes estas unu el la revelacioj de la gospela scenejo, kun riĉa laboro, multkolora kaj ĉiam aktuala. La grupo navigas facile tra pluraj muzikstiloj. Kun la sama spontaneeco kun kiu ili kantas senakompane, ili povas ludi ŝtonrokon tian kia devas esti la ĝenro.

La definitiva kunigo de la muziko kun tiu grupo okazis en novembro 1985, kiam ili decidis kolekti ilian tutan muzikan energion kaj kanaligi ĝin unudirekten. La rezulto de tiu feliĉa kombino daŭras pli ol dek jaroj, kun la solida ekzisto de grupo Raízes.

Raízes partoprenis ĉiujn plej grandajn eventojn de la kristana brazila muziko, kiel "SOS da Vida", plurajn "Som do Céu", plurajn "Canta-Rio", ktp, kaj koncertis en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Belorizonto, San-Luiso, Campina Grande, Gojanjo, Kuiabao, Manaŭso, Uberlândia, Vitorio, Vila Velha, kaj en sennombraj urboj tra Brazilo. Ĝi registris kun artistoj kiel Raul Mascarenhas, Leo Gandelman, Flávio Venturini kaj estis laŭdita kaj rekonata de famuloj kiel Take 6 kaj A Capella. Trifoje la grupo faris la malferman koncerton por la usona muzikgrupo Petra, kaj en unu el ĝiaj albumoj estas partopreno de la drumisto Serginho, de grupo Roupa Nova, kiu kantas unu eron.


Kontakto:
Ne informita.

Por aĉeti albumojn:
Ne informita.

Diga Não
Vidu informojn pri la albumo
Amigo
Religia | Gospelo
(Edilênio Souza)
MP3 3728 Kb
Kie vi estas? Amiko...
Hiltinho: solovoĉo; Gladson: basgitaro; Edilênio: elektra gitaro; André Barcellos: klavaroj; Moisés: drumo.
Diga Não
Religia | Gospelo | Roko | Voĉgrupa
(Gladson Freitas k André Barcellos)
MP3 3911 Kb
Diru ne, haltu por pensi.
Solovoĉo kaj basgitaro: Gladson; Klavaro, kromvoĉo kaj voĉa aranĝo: André Barcellos; Elektra gitaro kaj kromvoĉo: Edilênio; Saksofono kaj kromvoĉo: Andrax; Kromvoĉo: Hiltinho; Drumo: Moisés; Kromvoĉo: Cilene.
Palavras que Amparam
Religia | Gospelo
(Edilênio Souza)
MP3 3580 Kb
Liaj vortoj estas flugiloj kiuj subtenas la koron.
Gladson: basgitaro; Edilênio: elextra gitaro kaj solovoĉo; André Barcellos: klavaroj; Moisés: drumo.
Só Não Bastam Palavras
Vidu informojn pri la albumo
Basta o Seu Olhar
Religia | Gospelo | Popo
(Edilênio Souza)
MP3 4348 Kb
Jesuo ridetigis min, Jesuo plorigis min.
Hiltinho: solovoĉo; Gladson: basgitaro kaj kromvoĉo; Edilênio: elektra gitaro kaj kromvoĉo; André Barcellos: klavaroj kaj kromvoĉo; Andrax: saksofono kaj kromvoĉo; Moisés: drumo.
Não Só Palavras
Religia | Gospelo | Roko
(Gladson Freitas)
MP3 3006 Kb
Vortoj ne sukcesas konvinki, ili estas facile ŝanĝeblaj.
Gladson: basgitaro kaj solovoĉo; Edilênio: elektra gitaro; André Barcellos: klavaroj; Moisés: drumo.
Volta Logo
Religia | Gospelo | Popo
(Gladson Freitas)
MP3 3803 Kb
Revenu tuj, fiaski neniam plu.
Gladson: solovoĉo kaj basgitaro; Hiltinho: solovoĉo; Edilênio: elektra gitaro kaj kromvoĉo; Andrax: kromvoĉo; André Barcellos: klavaroj, kromvoĉo kaj voĉa aranĝo; Moisés: drumo.
Há Luz
Vidu informojn pri la albumo
Caminho Certo
Religia | Gospelo | Roko
(Gladson Freitas)
MP3 3016 Kb
Montru al mi la ĝustan vojon sur kiu mi devas marŝi.
Gladson: solovoĉo kaj basgitaro; Hiltinho: kromvoĉo; Edilênio: elektra gitaro kaj kromvoĉo; Andrax: kromvoĉo; André Barcellos: klavaroj kaj kromvoĉo; Moisés: drumo.
Estrelas
Religia | Gospelo | Popo
(Edilênio Souza)
MP3 4568 Kb
Super la steloj estas pli granda lumo. Speciala partopreno de Serginho de grupo Roupa Nova.
Hiltinho: solovoĉo; Speciala partopreno: Serginho (Roupa Nova); Gladson: basgitaro; Edilênio: elektra gitaro; André Barcellos: klavaroj; Andrax: saksofono; Moisés: drumo.
Jesus Cristo Mudou Meu Viver
Religia | Gospelo | Repo | Voĉgrupa
(Anonima)
MP3 4707 Kb
Repo miksita al funko, kun evangeliza celo.
Voĉo: Moisés; Solovoĉo: Hiltinho, Gladson, Edilênio; Teksto: Moisés, Gladson kaj Luciana Andrade; Konceptado: André Barcellos kaj Gladson; Sekvencilo: André Barcellos.
Ao Vivo
Vidu informojn pri la albumo
Big Al - Vision
Religia | Gospelo | Roko
(André Barcellos - Russ Taff, versio: Cilene Carvalho)
MP3 3330 Kb
Du muzikaĵoj ligitaj, el kiuj la unua estas instrumenta uverturo.
Hiltinho: solovoĉo; Andrax: saksofono kaj kromvoĉo; André Barcellos: klavaroj kaj kromvoĉo; Edilênio Souza: elektra gitaro kaj kromvoĉo; Gladson Freitas: basgitaro kaj kromvoĉo; Moisés Andrade: drumo kaj kromvoĉo.
Glória Glória
Religia | Gospelo
(Bob F., versio: Jorge Camargo)
MP3 3579 Kb
Karibeca muzikaĵo, tre danciga.
Hiltinho: solovoĉo; Andrax: saksofono kaj kromvoĉo; André Barcellos: klavaroj kaj kromvoĉo; Edilênio Souza: elektra gitaro kaj kromvoĉo; Gladson Freitas: basgitaro kaj kromvoĉo; Moisés Andrade: drumo kaj kromvoĉo.
Sempre Vou te Amar
Religia | Gospelo | Roko
(Striper, versio: Gladson)
MP3 2272 Kb
Donu al mi vian manon, kaj mi ĉiam amos vin.
Gladson: solovoĉo kaj gitaro; Edilênio Souza: gitaro; Hiltinho: gitaro.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)