Intimeca latinĵazo kun eŭropaj influoj.
Post sia partopreno en la KD Survoje, de la franca grupo La
Kompanoj, aperinta en la Kolekto 2000 de Vinilkosmo, Thierry Faverial revenas al ni soliste kun
Duone, en kiu li rolas kiel komponisto, muzikisto, kantisto kaj aŭtoro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda parto estas originala.
Thierry ne estas nekonata por tiuj kiuj ŝance ĉeestis la 83an Universalan Kongreson en Montpellier, kie li montris sian talenton kantante kaj gitarludante dum la spektaklo
La Velado, prezentita de La Kompanoj.
Duone, per sia melodia riĉeco, miksas la spicajn saporojn de intimeca latinĵazo kun diversaj ritmoj de la eŭropa kanzonaro.
Ĉiu el la titoloj estas invito al vojaĝo, en aparta etoso, kiu foje kondukas al revemo aŭ dramo, foje al voluptemo aŭ poezio.
Thierry nun produktas verkon de muzikisto, lasanta longajn sonajn periodojn por la ventinstrumentoj, tie kie la muziknotoj esprimas tion kion la vortoj ne ĉiam fidele povas diri. Oni mergiĝas en gitaran kaj saksofonan
universon, asociitan kun tekstoj ofte esprimplenaj (dankon al la amiko M. Redoulez), foje pli malpezaj, universo el kiu oni ne eliras sen emocio.
Ne nur duone la KD Duone tuŝos vin, vi estos tute ĉarmata...
Vizitu ankaŭ:
http://www.tjeri.fr.st
Kontakto: Thierry.faverial@caramail.com,
+33 (0) 553086008
Por aĉeti albumojn: Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
CD Duone (paĝo
en esperanto)
CD Duone (paĝo
en la angla)
CD Duone (paĝo
en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|