Em Português

Ramiro Vióla kaj Pardini
www.musicexpress.com.br/ramiroviolaepardini_eo

Vivu la Kamparana Gitaro... potenca armilo... de la paco!

Ramiro Vióla komencis sian muzikan vivon en la infanaĝo, kondukita de la patro al gitar-rondoj en kamparo dum semajnfinoj. Kiam li estis 12-jaraĝa, li formis duopon kun sia kuzo Pedrinho kaj ili kantis kune unuafoje en 1973, ĉe Radio Emissora de Botucatu PRF8.

Pardini ekinteresiĝis pri la kamparana muziko kiam estis 10-jaraĝa, lerninte gitaron kun iu amiko. Li estis influita de sia onklo Nadir, kiu ĉiam ludis kaj kantis en duopoj en la urbo Bofete. En tiu urbo li ekkonis Ramiro-n Vióla kaj, dum laborkunveno, en 1999, aperis la ideo pri formado de duopo.

En aprilo 2002, ili registris la KDon "Violeiro Matuto" (t.e. Kampara Gitaristo), en kiun ili enkondukis kiel novaĵon la ritmon Stiligita Festsambo. En majo de la sama jaro, ili produktis la duoblan KDon "Angelino de Oliveira - Arquivo" (t.e. Angelino de Oliveira -Arkivo), kiu memorigas pri kamparanaj muzikaĵoj. Tiu ĉi KD estas distribuata senpage al ĉiuj Lernejoj de la urbo Botucatu, ŝtato San-Paŭlo.

La duopo jam prezentiĝis en televidaj kaj radiaj programoj en la ŝtato San-Paŭlo kaj aliaj brazilaj ŝtatoj. Krome, ili vendis siajn albumojn al aliaj landoj, inter ili, Usono, Japanio, Portugalio kaj Hispanio.

Vizitu ankaŭ www.ramiroviolaepardini.com.br (portugallingva).


Kontakto:
ramiroviola@hotmail.com
ramiroviolaepardini@hotmail.com
kaj +55 (14) 3815-4088

Por aĉeti albumojn:
ramiroviola@hotmail.com
ramiroviolaepardini@hotmail.com
kaj +55 (14) 3815-4088

Violeiro Matuto
Vidu informojn pri la albumo
Barba Azul
Kamparana
(Jesus Belmiro k Zé Goiano)
MP3 2360 Kb
Mi nur volas esti feliĉa vivante sur la tero.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Pardini; Ŝtalkorda gitaro kaj aranĝo: Mazinho Quevedo; Basviolono: Mazza; Perkutiloj: Gil Pedro.
Pedágio do Amor
Kamparana | Gvaranjo
(Ramiro Vióla)
MP3 2122 Kb
Sur la vojo de la koro.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Pardini; Ŝtalkorda gitaro kaj aranĝo: Mazinho Quevedo; Basgitaro: Renato Vieira; Akordiono: Robertinho do Acordeon.
Saudade Doída
Kamparana
(Ramiro Vióla)
MP3 3490 Kb
Mi atendos vin ĝis la fino de mia vivo.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Pardini; Ŝtalkorda gitaro kaj aranĝo: Mazinho Quevedo; Basgitaro: Renato Vieira.
Aroma Sertanejo
Vidu informojn pri la albumo
Canção pra ela ouvir
Kamparana
(Ramiro Vióla k Tico Andrade)
MP3 3364 Kb
Nia amo finiĝis sen klarigo.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Joãozinho Barroso; Basgitaro: Marcos Lima.
Jaqueta Velha
Kamparana | Gvaranjo
(Santo Pavanelli)
MP3 2562 Kb
Malnova ĵaketo.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Pardini kaj Joãozinho Barroso; Basgitaro: Marcos Lima; Akordiono: Ivo Todescat "Toddy".
O Chicote da Saudade
Kamparana
(Ramiro Vióla)
MP3 3044 Kb
La vipo de l' saŭdado.
10-korda gitaro: Ramiro Vióla; Nilonkorda gitaro: Pardini kaj Joãozinho Barroso; Basgitaro: Marcos Lima.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)