Em Português

La Rolls
www.musicexpress.com.br/larolls_eo

Gajaj sonoj de afrika-regea muziko.

Dennis Rock Tamba, fondinto de La Rolls, estas muzikisto kaj kantisto de eks-Zairo.

Jam aperinta en Vinilkosmo-Kompil' Vol. 2 kun la bando Afrika Espero, Dennis Rock akompanata de Roger Ngoma, Louison Yambuka, alia eksmembro de Afrika Espero, Jorge Jiménez, portorika gitaristo, kaj du germanoj Marcus Nachtigal ĉe basgitaro kaj Günter Käszmann ĉe drumoj, konsistigas viglan ensemblon, koloran, kaj teknike maturan.

Nune bazita en Germanio, tiu nova bando ŝajnas instigi intereson pri esperanto en la urbo Aalen, kaj Denis Rock estas tre feliĉa faciligi ĝian disvastigon kaj tiel kontribui je pli bona unuiĝo de la mondo.

La Rolls montras, ankoraŭfoje, kiel esperanto kaj ĉiuj muzikformoj havas similan lingvaĵon, kaj inaŭguras pere de Sunradio novan faceton de tiu movado kiu ne ĉesas vastiĝi...


Kontakto:
denistamba@yahoo.de

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
KD Sunradio (paĝo en esperanto)
KD Sunradio (paĝo en la franca)
KD Sunradio (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Sunradio
Vidu informojn pri la albumo
Kial Malbeni
Roko | Esperanto
(Dennis Rock Tamba)
MP3 2168 Kb
Justeco estas la ŝirmilo.
Dennis Rock Tamba: voĉo kaj gitaro; Jorge Jiménez: Gitaro kaj drumprogramado; Markus Nachtigal: basgitaro.
Malhela Lumo
Regeo | Esperanto
(Dennis Rock Tamba)
MP3 5364 Kb
Via beleco bruligas mian koron.
Dennis Rock Tamba: voĉo kaj gitaro; Jorge Jiménez: Gitaro kaj drumprogramado; Markus Nachtigal: basgitaro.
Savu la Naturon
Regeo | Esperanto
(Dennis Rock Tamba)
MP3 5488 Kb
Mi ne permesas ke vi venenu la naturon.
Dennis Rock Tamba: voĉo kaj gitaro; Jorge Jiménez: Gitaro kaj drumprogramado; Markus Nachtigal: basgitaro.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)