Multinstrumentisto kiu uzas la sonon de la kristaloj kaj gitarojn kun neordinaraj agordoj.
Aŭtodidakta gitaristo, li uzas plurajn tradiciajn instrumentojn
(kun pluraj agordoj) kiel: elektroakustikan gitaron,
gitarsintezilon, dekkordan gitaron,
perkutilaron, kaj instrumentojn ne tre konatajn kiel la afrikdevenan kalimbon
kaj la harmoniajn glasojn (kristalojn), kiu originis la
glasharmonikon, poste disvolvigita kaj reinventita de
Benjamim Franklin. Tiu instrumento konsistas el geometria aro
da kristalaj kalikoj agorditaj per pura akvo,
strategie ordigitaj por ebligi la polifonian ludadon
kaj tiel fariĝi harmonia instrumento, ne nur
melodia; kaj per frotado de la fingropintoj
sur la kalikbordoj aŭdiĝas etera kaj ĉiela tembro.
Corbal agadas en la plej diversaj artaj kaj muzikaj kampoj,
direktante, produktante, verkante kaj ludante
muzikaĵojn kaj fonsonon por radio,
televido, danco, teatro kaj kino. Li ricevis inter aliajn premiojn
la Trofeon Candango pri plej bona originala muziko en la 12a
Festivalo de Braziljo de la Brazila Kinarto, Konkurso Fiat 90
kaj Premio Sesc pri Instrumenta Muziko.
Li diplomiĝis pri muziko en la Universitato de Braziljo, kie liaj orientintoj
estis la muzikestroj Cláudio Santoro kaj Emílio Terraza.
Li fondis, kune kun Renio
Quintas kaj aliaj muzikistoj, la Grupon
Naipe, de instrumenta muziko, kiu laŭ la kritikistoj estas unu
el la plej bonaj tiastilaj grupoj jam aperintaj en Braziljo.
Li partoprenis de la Projekto Soundscape Braziljo, registrita KDe
kun la kunlaboro kaj invito de Kultura Instituto
Brazilo-Germanio kaj profesiuloj de Germanio kaj de la Radio Nederlando.
Kontakto: fcorbal@gmail.com +55 (61) 9851844 - 33673549
Por aĉeti albumojn: fcorbal@gmail.com +55 (61) 9851844 - 33673549
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|