Em Português

Heleno kaj Délerson
www.musicexpress.com.br/helenoedelerson_eo

Esti feliĉa estas idealo, kiun ni devas ĉirkaŭpreni.

Heleno kaj Délerson, spiritistoj ekde frua aĝo, ekverkis muzikaĵojn, kelkajn kune. La celo estis ludi por la gekolegoj de la junularo kiun ili frekventis. Komence, ili verkis la himnon Homenagem ao GEMFR, omaĝante la Spiritisman Grupon kiun ili partoprenas.

Poste, kune, ili faris muzikaĵon prezentitan en la 4a Seminario de la Spiritisma Junularo Exzekel, en la jaro 2002. La komponaĵoj estis faritaj sen la celo registri surdiske, nur por disvastigi la spiritisman doktrinon kune kun la geamikoj.

Ekde tiam, la aferoj fariĝis pli gravaj, kaj ili ekpensis pri la registrado de unua KD. Kun la helpo de grandaj amikoj, kiuj multe kunlaboris, kaj dank' al profesieco de multaj, ili lanĉis la KDon Futuro Feliz (t.e. Feliĉa Futuro).

Vizitu ankaŭ: www.arteespirita.com.br/helenoedelerson (portugallingva).


Kontakto:
heleno.silvestre@pop.com.br
+55 (31) 8812-1804

Por aĉeti albumojn:
heleno.silvestre@pop.com.br
+55 (31) 8812-1804

Futuro Feliz
Vidu informojn pri la albumo
Amigo distante
Religia | Spiritisma
(Délerson França)
MP3 4052 Kb
Mi scias, ke ni ĉiam estos kune por kreski.
Voĉoj kaj gitaroj: Heleno Silvestre kaj Délerson França; Violono: Helder Araújo.
Espiritismo e Brasil
Religia | Spiritisma
(Délerson França k Heleno Silvestre)
MP3 3280 Kb
Kiu volas veni ĉi tien, tiu povas veni, ĉar ĉi tie estas via loko.
Voĉoj kaj gitaroj: Heleno Silvestre kaj Délerson França; Voĉo: Vanessa.
Futuro Feliz
Religia | Spiritisma
(Délerson França)
MP3 4324 Kb
Kaj la amo estos kiel la propra aero.
Voĉoj kaj gitaroj: Heleno Silvestre kaj Délerson França; Fluto: Helder Araújo.
Soldado arrependido
Religia | Spiritisma
(Délerson França)
MP3 5418 Kb
Aŭdu, Dio, nun mi venas saluti Vin.
Voĉoj kaj gitaroj: Heleno Silvestre kaj Délerson França; Violono: Helder Araújo.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)