Pianistino, muzikoterapiistino, komponistino kaj arangxistino.
Ŝi studis muzikanalizadon kun la muzikestroj Camargo Guarnieri kaj H. Koellreutter, popularan pianon
com Luiz Eça kaj seriozan pianon kun Linda Bustani. Nuntempe ŝi estas profesorino ĉe Muziklernejo de Braziljo.
Ĉiam dediĉita al la muzika instruado, ŝia majstriĝa disertacio pri Muzika Edukado estis publikigita de eldonejo Enelivros Editora e Livraria Ltda.,
en Rio-de-Ĵanejro, en 2000, kun la titolo A Educação Musical e o Novo
Paradigma (t.e. La Muzika Edukado kaj la Nova Paradigmo). En ĝi ŝi proponas la lernandon de piano, uzantan la intuicio pere de la esplorado de la instrumento kaj la praktikado de la libera improvizado, koncepto adaptebla al ceteraj muzikinstrumentoj.
Kaj por siaj gelernantoj de piano de la Muziklernejo de Braziljo ŝi verkis la 13 Pequenas Peças
Brasileiras (t.e. 13 Malgrandaj Brazilaj Pecoj) - eldonita libroforme de eldonejo Irmãos Vitale, San-Paŭlo, en 2002, kun la celo disvolvi la pianan legadon surbaze de la brazilaj ritmoj. En ĝi troveblas bajono, ŝoro, kanzono, valso,
ŝoto, kamparana, kvadrilo, roko, serenadaĵo, inter aliaj. Sub ĉiu peco troviĝas ilustraĵo kaj malgranda klarigo pri la ritmo uzita en la dupaĝa komponaĵo. Celanta komencantoj de piano, infanoj, adoleskantoj aŭ plenkreskuloj,
la libro estas akompanata de KD kun la muzika interpretado de la propra aŭtorino kaj sugestoj pri la plej bona maniero prilabori la pecojn.
Kontakto: mcraveirocampos@terra.com.br
Por aĉeti albumojn: mcraveirocampos@terra.com.br
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|