Em Português

Quico Fagundes
www.musicexpress.com.br/quicofagundes_eo

Gitaristo kaj komponisto aganta en religia muzikkampo.

Quico Fagundes diplomiĝis pri klasika gitaro kaj eldonis 6 albumojn: Pulsação (t.e. Pulso) - voĉo kaj gitaro-1989, Ao Senhor Pertence (t.e. Al Sinjoro Apartenas) - instrumenta-1998), Para Sempre (t.e. Por Ĉiam) - instrumenta-1999), Canções de Natal (t.e. Kristnaskaj Kanzonoj) - instrumenta-2002 kaj Gerações (t.e. Generacioj) - voĉo kaj gitaro-2003, Cada Instante (t.e. Ĉiu Momento) - instrumenta-2004.

Li naskiĝis en la ŝtato Sud-Riogrando kaj kreskis en muzike fruktoriĉa medio, kie pluraj el siaj onkloj, "Os Fagundes", estas artistoj ligitaj al radikista gaŭĉa movado. Li ekludis gitaron 9-jaraĝa en la urbo Portalegro kaj 11-jaraĝa li jam ludis Bach-on, rivelante grandan pasion al la instrumento.

En 1967 li tranlokiĝis al Braziljo kaj, de 15 ĝis 22-jaraĝa, li partoprenis de la "Grupo Frente", kunigo de talentaj gejunuloj en la brazileca muzikstilo, kiu venkis la ĉefajn lernejajn kaj universitatajn tiamajn festivalojn. De tiam, elstariĝas la kunverkado kun Aldo Justo Fagundes, Carlos Quintanilha, Natanael Nascimento, Jorge Luiz de Mattos kaj Jorge Macarrão.

Li diplomiĝis pri inĝenierio, kaj laboras nuntempe por informadiko, sed ĉiam tenis la muzikon en intensa agado, per klasikaj gitarkoncertoj, registradoj, aŭ eĉ partoprenante de aliartistaj laboroj, kiel: Sérgio Pimenta (Germine / Vencedores por Cristo-1988), Aristeu Pires Jr. (Atletas de Cristo-1990), Junior e Soraya Junker (Ministério Toque de Poder -1995 / 97 / 2000 / 2003), Darci e Dalva (memeldona-1990), Denise (memeldona-1991), Flávio Irala (Episcopal-1992), Biblia Societo de Brazilo (Fonte de Esperança-1999, Vitória-2000) kaj aliaj.

Pri gitarinstruado kaj instrumentist-trejnado, li verkis 2 metodojn: Violão em Harmonia-Dicionário de Acordes (t.e. Gitaro en Harmonio - Akordaro) - 2002 - disvastigo per Interreto, kaj Cânticos por Tonalidade (t.e. Relgiaj Kantoj laŭ Tonalo) - 2002 - publikigo per Interreto.

Quico spertadas multajn preĝ- kaj meditmomentojn, strebante trovi Dion kaj orienton por la vivo. Tiaj momentoj estas spegulitaj en la muzikregistroj, kiuj prezentas, ĝenerale, etoson de mildeco kaj trankvileco.


Kontakto:
quico@fagundes.mus.br

Por aĉeti albumojn:
quico@fagundes.mus.br

Ao Senhor Pertence
Vidu informojn pri la albumo
Ao Senhor Pertence
Instrumenta | Religia | Gospelo
(Quico Fagundes)
MP3 4543 Kb
Bela kaj trankvila melodio por preĝo kaj pripensado.
Gitaro kaj aranĝo: Quico Fagundes; Voĉoj: Rogério Carvalho, Quico kaj Toninho; Argila vazo: Luiz Renato Vieira.
Conhecidos pelo amor
Instrumenta | Gitara | Religia
(Negro Spiritual)
MP3 3733 Kb
Bela aranĝo por gitaro.
Gitaro kaj aranĝo: Quico Fagundes; Tablao: Jorge Macarrão; Fluto: Augusto Guimarães.
Deixa a luz do céu entrar
Instrumenta | Gitara | Religia | Gospelo
(Protestanta himno)
MP3 3143 Kb
Muzikaĵo por preĝo kaj pripensado.
Gitaro: Quico Fagundes; Klavaroj kaj aranĝo: Toninho Zemuner.
Segura na mão de Deus
Instrumenta | Religia
(Anonima)
MP3 3311 Kb
Instrumenta versio de la fama kanzono.
Gitaro: Quico Fagundes; Klavaroj kaj aranĝo: Toninho Zemuner.
Para Sempre
Vidu informojn pri la albumo
Castelo Forte
Instrumenta | Religia | Gospelo
(Martinho Lutero)
MP3 1350 Kb
Vigla aranĝo kun soloj de trumpeto kaj gitaro.
Aranĝo kaj programado: Brito; Trumpeteto: Gedeão; Gitaro: Quico.
Corsário do Rei
Instrumenta | Religia | Gospelo
(André Luiz Fernandes k Raphael Costa)
MP3 4307 Kb
Elstaraj soloj de elektra gitaro kaj sakso.
Aranĝo kaj programado: Brito; Elektra gitaro: Toninho Maya; Aldosakso: Anderson; Ŝtalkorda akustika gitaro: Quico; Basgitaro: Gê Mendonça; Drumo: Allen.
Pampeana
Instrumenta | Gitara
(Quico Fagundes)
MP3 3872 Kb
Bela solo de gitaro.
Gitaro: Quico Fagundes.
Rei das Nações
Instrumenta | Religia | Gospelo
(Jorge Rehder)
MP3 3668 Kb
Dialogantaj akustika gitaro kaj sakso.
Aranĝo kaj programado: Brito; Gitaro: Quico; Aldosakso: Anderson.
Canções de Natal
Vidu informojn pri la albumo
Jesus Alegria dos Homens
Serioza | Instrumenta | Religia | Kristnaska
(J. S. Bach)
MP3 2700 Kb
La tuta malpezeco de Bach.
Flutoj: Melina Prista; Gitaro: Quico Fagundes; Klaviceno: Ana Cecília Tavares.
Natal - Eis dos Anjos a Harmonia
Serioza | Instrumenta | Gitara | Kristnaska
(Charles Wesley k Felix Mendelssohn)
MP3 1554 Kb
Rara interpretado de granda kristnaska klasikaĵo.
Flutoj: Melina Prista; Gitaro: Quico Fagundes.
Ó Vinde Adoremos - Adeste Fidelis
Serioza | Instrumenta | Gitara | Kristnaska
(Tradicia latina - 18a jarcento)
MP3 2356 Kb
Etoso de mildeco kaj religiemo.
Fluto: Melina Prista; Gitaro: Quico Fagundes.
Gerações
Vidu informojn pri la albumo
Deus Enviou
Religia | Gospelo | Bluso
(Anonima)
MP3 5926 Kb
Dio sendis Sian Amatan Filon por min savi kaj pardoni.
Voĉo: Junior Junker; Akustika gitaro: Quico Fagundes; Elektra gitaro kaj ŝtalkorda akustika gitaro: Toninho Maya; Perkutiloj: Sandro Araújo; Basgitaro: Nelsinho Rios.
Prelúdio
Serioza | Instrumenta | Gitara
(J. S. Bach)
MP3 2218 Kb
El Suito por Violonĉelo n-ro 1.
Akustika gitaro: Quico Fagundes; Violonĉelo: Lucimary do Valle; Aranĝo: Eustáquio Grilo.
Senhor, Eu Preciso de Ti
Religia | Gospelo
(Prof-ino Henriqueta Rosa Fernandes Braga k Pastoro Antônio de Campos Gonçalves)
MP3 4792 Kb
Mi kredas, Sinjoro, la Dian Promeson.
Voĉo: Junior Junker; Akustika gitaro: Quico Fagundes; Akordiono: Marcos Farias.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)