Urugvajano profunde brazila.
Urugvaja muzikisto loĝanta en Brazilo ekde 1981, li studis muzikon ĉe Federacia Universitato de Suda Riogrando kaj ĉe Muziklernejo de Simfonia Orkestro de Portalegro.
Li agadis intense en Suda Riogrando, ĉefe en Portalegro, kie li laboris kun gravaj kantistoj kaj komponistoj de la gaŭĉa arta medio, kiel Elton Saldanha, Fátima Gimenez, Maria Luiza Benítez kaj Victor Hugo.
Li partoprenis ankaŭ de grava movado en la sudo, kiam li anis en la grupo de instrumenta muziko Terceiro Mundo, kiu estis konsiderata kiel mejloŝtono de la gaŭĉa instrumenta muziko en la 80aj jaroj.
Estas en lia karierhistorio la korusa aranĝo por la Kristnaska Oratorio E o Verbo se fez Índio verkita de la argentina komponisto Martín Coplas, kun teksto de Dom Pedro Casaldáliga.
Li partoprenis kiel aranĝisto en festivaloj, kiel Califórnia da Canção, en la urbo Uruguaiana; Tertúlia da Canção, en la urbo Santa Maria; Salamanca da
Canção Nativa - premiita pro plej bona aranĝo - en la urbo Itaquí, ĉiuj en Suda Riogrando. En Braziljo, li ricevis trofeon pro plej bona aranĝo en la festivalo de ASSEL, en 1990. En 1998, ricevis similan trofeon en
6a FENEC - Nacia MuzikFestivalo de Caixa Econômica Federal.
Ekde lia ekloĝo en Braziljo en 1990, José Cabrera ofte prezentiĝas en trinkejoj kaj teatroj de la urbo, kiel Klubo de Ŝoro,
ĉambro Martins Pena de Nacia Teatro, Kultura Spaco Ary Barroso de SESC, kie li ludis akompanante la kantistinon Rosa Passos okaze de la inaŭguro de la spaco; kaj ankaŭ en organizaĵoj de Kultura Ŝtata Sekretario, kiel Made in Brasília, Sarau, Temporadas Populares, en kiu ludis kun Leny Andrade, MPB4 kaj Francis Hime, Arte por Toda
Parte kaj la koncertserio Verão Cultural organizita de Park Shopping, kie li surscenejiĝis kun artistoj kiel Hermeto Pascoal.
Ofte li prezentiĝas apud muzikistoj kaj interpretistoj de brazileca muziko, kiel Miltinho, Luiz Vieira, João Nogueira, Sílvio Caldas,
Marília Barbosa, Rosemary, Zé Luiz Mazziotti, Leonel Laterza kaj Bruno Aguiar inter aliaj. Cabrera estas unu el la plej invititaj pianistoj de la urbo, por ludi kaj aranĝi.
Kontakto: josecabrera@terra.com.br, +55 (61) 3394 6740 kaj 8437 6347
Por aĉeti albumojn: josecabrera@terra.com.br, +55 (61) 3394 6740 kaj 8437 6347
| Brasiliano |
|
| Chorando à toa |
|
Instrumenta
| Ŝoro
|
| (José Cabrera) |
MP3 5836 Kb |
| Ŝoro, kiel mi, eksterlanda. |
| Piano kaj klavaroj: José Cabrera; Fluto: Sidnei Maia; Gitaro: Paulo André; Basgitaro: André Vasconcelos; Drumo kaj perkutiloj: Leander Motta. |
|
| Pela Rua |
|
Instrumenta
|
| (José Cabrera) |
MP3 5186 Kb |
| Verkita por la KD de Paulo André. |
| Piano, klavaroj kaj voĉo: José Cabrera; Gitaro: Paulo André; Basgitaro: André Vasconcelos; Drumo kaj perkutiloj: Leander Motta. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|