Em Português

Daniel Haddad
www.musicexpress.com.br/danielhaddad_eo

Danciga kaj ĝoje milda.

Li estas diplomiĝinta pri Socia Komunikado - Propagando ĉe PUC-PR kaj pri Muzikoterapio ĉe FAP, kaj finas post-gradigan kurson pri Edukado ĉe UNIPAZ-PR. Nuntempe li agadas profesie kiel muzikoterapiisto, instruas muzikon (populara gitaro), kaj instruas Esperanton ĉe Lingva kaj Interkultura Centro en UFPR.

Daniel ekstudis Esperantos ĉirkaŭ antaŭ ses jaroj, kaj poste daŭrigis la studadon per konversacioj kun geamikoj, legado, komponado, kaj akademia verkado (konkurso BEJO Ataŝeo).

Li estas muzikisto jam de 12 jaroj kaj interesiĝas pri instrumentoj kaj kantado.

Komence li ne komprenis tion, kiel eblis kanti en Esperanto, tio ŝajnis stranga afero; sed iom post iom li ekperceptis, ke tiu estas interesa vojo por aliri al diversaj kulturoj, uzante kiel ilo artan kampon prestiĝan kaj ĝenerale ŝatatan.

La unuan muzikaĵon en Esperanto li verkis por disvastigo de la lingvo dum konkurso pri poemoj organizita de FEP. Ekde tiam kelkaj aliaj estis verkitaj. Tamen, en majo 2007 li ekpensis pri la ebleco registri KDon, kaj ĝis julio estis verkitaj 9 muzikaĵoj por kompletigi la albumon.

La nomo de la KD estas Internacia Lingvo. Ĝia celo estas montri la praktikan, belsonan kaj utilan flankon de la lingvo, kaj la eblecon kiun Esperanto donas al la parolanto komunikiĝi kun la tuta mondo kaj elkreski pro riĉigaj spertoj kiuj lin kondukas al konado de pliaj lingvoj kaj novaj kulturoj.

La KD enhavas grandan ritman diversecon, kiel sambo, brazileca, kelkaj valsaj momentoj, soulo, kelkaj taktoj kiuj memorigas pri eŭropaj ritmoj kaj folkloro, kaj varma svingo kiu memorigas pri la afrika spontaneco. Tio donas al la disko universalan karakteron, miksante tion kio plej vivanta kaj alloga ĉiu loko en la mondo prezentas.

Tiu ĉi KD estis antaŭlanĉita en Rio-de-Ĵanejro kaj oficiale internacie lanĉita en Jokohamo en Japanio, en julio 2007.

Poste, okazis lanĉoj en kulturaj spacoj de Kuritibo: UNIPAZ - PR, FALEC, en institutoj, kaj aliaj.


Kontakto:
cxerusio@yahoo.com.br kaj +55 (41) 9649-1236

Por aĉeti albumojn:
cxerusio@yahoo.com.br kaj +55 (41) 9649-1236

Internacia Lingvo
Vidu informojn pri la albumo
El sono mi estas
Brazileca | Esperanto
(Daniel Haddad)
MP3 3510 Kb
Por la nova momento grandigas l' atenton por ĉia sonar'!
Daniel Haddad: perkutiloj, gitaro kaj voĉo.
Jokohamo - Mi decidis mi iros al UK
Regeo | Esperanto
(Daniel Haddad)
MP3 2950 Kb
Kaj ĉe vi volas mi vidi milojn da homoj.
Daniel Haddad: perkutiloj, gitaro kaj voĉo.
Kanto al la mondo
Brazileca | Esperanto
(Daniel Haddad)
MP3 2640 Kb
Kun la volo pri vojaĝo.
Daniel Haddad: perkutiloj, gitaro kaj voĉo.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)