Muziko estas naturdono de Dio, belega vojo por dolĉigi la vortojn kaj tuŝi la korojn.
Melina Prista, kariokino, enpasiiĝis al muziko ekde la infanaĝo. Deveninte el familio de muzikistoj, ŝi komencis studadon pri piano kiam ŝi estis 7-jaraĝa. Estante 13-jaraĝa, ŝi enpasiiĝis al transversa fluto kaj profesiiĝis kiel flutistino.
Ŝi diplomiĝis pri muziko ĉe Universitato de Rio-de-Ĵanejro (bakalaŭreco) kaj ankaŭ ĉe UCB (Universitato Katolika de Braziljo - magistreco).
Dum longa periodo, ŝi partoprenis de registradoj ĉe televidstacioj Globo kaj TVE, kaj en studioj kun artistoj kiel Roberto Ribeiro, Martinho da Vila,
Helio Delmiro kaj aliaj.
Konvertita al Evangelio, Melina ekverkis kaj ekkantis gospelajn muzikaĵojn.
Diskografio:
- 2001 - KD Canções de Natal, kun la gitaristo
Quico Fagundes kaj la klavicenistino Ana Cecília Tavares. - 2005 - La unua solo-KD, kantita, titolita Fonte Eterna, kun muzikaĵoj verkitaj de ŝi, lanĉita en la sama jaro. Ĝi enhavas la partoprenon de Nelsinho Rios, Rodrigo Carvalho, Quico Fagundes kaj aliaj. - 2006 - KD Perfeita Paz, kun muzikaĵoj instrumentaj kaj kantitaj. Tiu ĉi KD estis lanĉita en 2007 kaj enhavas la partoprenon de Quico Fagundes, Paulo André Tavares, Rodrigo Carvalho, Toninho Zemunner kaj aliaj.
En 2007 Melina fondis Muziklernejon nomatan Oficina de Musicalização, kun lecionoj de kantado, klavaro, gitaro, muzika teorio. Ŝi estas ankaŭ adoradestrino ĉe preĝejo Sara Nossa Terra (Sidejo), kaj estrino de la koruso SNT.
Kontakto: melinaprista@hotmail.com
+55 (61) 33464887 kaj 81166288
Por aĉeti albumojn: melinaprista@hotmail.com
+55 (61) 33464887 kaj 81166288
| Fonte Eterna |
|
| Esquinas do Tempo |
|
Religia
| Gospelo
|
| (Melina Prista) |
MP3 5490 Kb |
| La viva vorto lumiĝis en mi. |
| Klavaroj: Rodrigo Carvalho; Kromvoĉoj: Carolina Prista kaj Gabriela Prista; Solo-gitaro: André Delmiro; Baza gitaro: Quico Fagundes; Gitaro kaj basgitaro: Nelsinho Rios; Drumo: Allen Pontes; Perkutiloj: Leo Barbosa. |
|
| Maravilhoso Deus |
|
Religia
| Gospelo
|
| (Melina Prista) |
MP3 3660 Kb |
| Tiel granda estas via amo. |
| Klavaroj: Rodrigo Carvalho; Kromvoĉoj: Carolina Prista kaj Gabriela Prista; Fluto: Melina Prista; Senfreta basgitaro: Nelsinho Rios; Perkutiloj: Leo Barbosa. |
|
| Propósito |
|
Religia
| Gospelo
|
| (Melina Prista) |
MP3 5730 Kb |
| Mia koro estas en via altaro. |
| Klavaroj: Rodrigo Carvalho; Kromvoĉoj: Renata Fernandes, Aline Fidelis, Carolina Prista, Gabriela Prista kaj Sanny; Gitaroj kaj basgitaro: Nelsinho Rios; Drumo: Allen Pontes; Perkutiloj: Leo Barbosa. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|