Em Português

Dinaldo Domingues
www.musicexpress.com.br/dinaldo_eo

Komponisto de ŝoro, frevo, valso, ŝoto, bajono, rumbo, sambo, ktp.

Dinaldo estas pernambukano, kaj verkadas abunde: pli ol 400 muzikaĵoj jam apartenas al lia repertuaro, tre ŝatata de ĉiuj kiuj havas la plezuron aŭdi lin.

Diplomiĝinta de la Muziklernejo de Braziljo, li estis lernanto de Jaime Ernest Dias, Kleber Lopes, Chocolate, inter aliaj. Li koncertis plurfoje en Recifo kaj Braziljo, kie li ludis kun Jorge Cardoso, Reco do Bandolim, Manoel Carvalho, Marcos César, kaj multaj aliaj bonaj muzikistoj.

Estante oficiala komponisto de la karnavala bloko Galinho de Brasília de 1991 ĝis hodiaŭ, li jam verkis preskaŭ 20 muzikaĵojn por ĝi, krom respondeci pri la orkestraranĝoj. Li estis premiita en la Festivalo de Ŝoro de Rio-de-Ĵanejro, en 1996, kaj en Festivalo Recifrevo, en 1992, pro kio li partoprenis en la registrita albumo kun la aliaj premiitoj.

Lia unua soloalbumo, Choros e Valsas (t.e. Ŝoroj kaj Valsoj), havas la partoprenon de artistoj kiaj Hamilton de Holanda kaj Fernando César, de la grupo Dois de Ouro, Alencar 7 Cordas, Nivaldo da Flauta, kaj multaj aliaj.

Lia dua KD, Choramingando (t.e. Ploretante, aŭ Ŝoretante), estis registrita kune kun Jairo Mozart, kaj havas la partoprenon de la kantistino Zila.


Kontakto:
+55 (61) 44347660 kaj 9228237

Por aĉeti albumojn:
+55 (61) 44347660 kaj 9228237

Choros e Valsas
Vidu informojn pri la albumo
Ana
Valso | Instrumenta
(Dinaldo Domingues)
MP3 4315 Kb
Verkita omaĝe al S-ino Ana Torres (patrino de la aŭtoro).
Dinaldo Domingues: 6-korda gitaro; Carlinhos 7 Cordas: 7-korda gitaro; Nivaldo da Flauta: transversa fluto; Manoel Carvalho: klarneto; Kleber Lopes: hobojo; Adalba do Cavaco: kavaketo.
Choro de Boêmio
Ŝoro | Instrumenta
(Dinaldo Domingues)
MP3 3147 Kb
Verkita omaĝe al la bohemianoj de Braziljo.
Wellington 7 Cordas: 7-korda gitaro; Edgardo 6 Cordas: 6-korda gitaro; Pedro do Bandolim: mandolino; Nivaldo da Flauta: transversa fluto; Adalba do Cavaco: kavaketo; Edinho do Pandeiro: tamburino; Moacir do Atabaque: atabako.
Lembrando Pixinguinha
Ŝoro | Instrumenta
(Dinaldo Domingues)
MP3 3679 Kb
Verkita okaze de la datreveno de Pixinguinha (100 jaroj).
Dinaldo Domingues: 6-korda gitaro; Carlinhos 7 Cordas: 7-korda gitaro; Nivaldo da Flauta: transversa fluto; Manoel Carvalho: klarneto; Kleber Lopes: hobojo; Adalba do Cavaco: kavaketo; Affonso: tamburino.
Muçunga
Ŝoro | Instrumenta
(Dinaldo Domingues)
MP3 2630 Kb
Dialogo de gitaro kaj mandolino.
Hamilton de Holanda: mandolino kaj kavaketo; Fernando César: 7-korda gitaro; Alencar 7 Cordas: 6-korda gitaro; Beto do Pandeiro: tamburino.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)