Em Português

Reco do Bandolim
www.musicexpress.com.br/reco_eo

La libereco ludi ŝoron laŭ nuntempa lingvaĵo.

La historio de Reco do Bandolim miksiĝas kun tiu de Klubo de Ŝoro de Braziljo, kiun li fondis en 1978, kune kun majstroj de la stilo, nome Waldir Azevedo, Avena de Castro, Pernambuco do Pandeiro, Bide da Flauta kaj Jaime Ernest Dias, kaj kiun li hodiaŭ prezidas.

Muzikisto kaj ĵurnalisto, Henrique Filho, kromnome Reco, komencis ludante elektran gitaron en rokbandoj, ĝis kiam li malkovris ŝoron kaj fariĝis unu el la plej bonaj mandolinistoj el Brazilo. Estrante Klubon de Ŝoro, li realigis projektojn kiuj, per pli ol 100 spektakloj, irigis tien publikon de ĉirkaŭ cent mil homoj. Famuloj kiel Paulo Moura, Hélio Delmiro, Sivuca, Hermeto Pascoal, Cristóvão Bastos, Altamiro Carrilho, Zé da Velha, Sebastião Tapajós, Armandinho Macedo, Guinga, Marco Pereira, Dois de Ouro kaj Paulo Sérgio Santos jam ĉeestis la scenejon de la Klubo.

Gravaj recenzistoj kaj historiistoj kiaj João Máximo kaj Sérgio Cabral atestas la gravecon de la laboro farata de Reco do Bandolim, ne nur por la konservo, sed ĉefe por la renovigo de tiu, kiu certe estas la plej riĉa kaj aŭtenta brazila muzikstilo. Cabral eĉ deklaris en intervjuo, ke Klubo de Ŝoro de Braziljo estas nuntempe "unu el la plej gravaj kulturaj institucioj en la lando".


Kontakto:
+55 (61) 35772973 kaj 92217735

Por aĉeti albumojn:
+55 (61) 35772973 kaj 92217735

Reco do Bandolim & Choro Livre
Vidu informojn pri la albumo
Estamos Aí
Instrumenta | Ŝoro
(Maurício Einhorn, Durval Ferreira k Regina Werneck)
MP3 2560 Kb
Montras ke ŝoro estas la bazo de brazileca muziko.
Reco: Mandolino; Alencar: 7-korda gitaro; José Américo: Gitaro; Fernando César: Gitaro; Chico de Assis: Kavaketo; Pinheirinho: Tamburino.
Novato
Ŝoro | Instrumenta
(Esmeraldino Salles k Osvaldo Colagrande)
MP3 2034 Kb
La moderneco en ŝoro.
Reco: Mandolino; Alencar: 7-korda gitaro; José Américo: Gitaro; Fernando César: Gitaro; Chico de Assis: Kavaketo; Pinheirinho: Tamburino.
Pixinguinha
Ŝoro | Instrumenta
(Radamés Gnattali)
MP3 3860 Kb
Unua movimento de la Suito "Retratos", kiu estas fantazio sur la temo "Carinhoso", de Pixinguinha.
Reco: Mandolino; Alencar: 7-korda gitaro; José Américo: Gitaro; Fernando César: Gitaro; Chico de Assis: Kavaketo; Pinheirinho: Tamburino.
Siri com Toddy
Ŝoro | Instrumenta | Sambo
(Reco do Bandolim k Alfredo Paixão)
MP3 2040 Kb
La tradicio kaj la novo man-en-mane.
Reco: Mandolino; Alencar: 7-korda gitaro; Augusto: Gitaro; Assis da Paraíba: Kavaketo; Tonho: Tamburino; Kunka: Pendbastamo.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)