Kantisto kaj komponisto de poezia popo.
La kanto kaj la komponaĵoj de Carlos Zimbher identiĝas
kun la nekvieteco de la popo, rilate al eksperimentado, al
vivoforto, al redifino de la novo. Lia inspiro tamen estas
sendube romaneca. Liaj muziktekstoj temas pri amo. Lia voĉo
promenas tra la senfina universo de la pasioj, rivelante dolorojn kaj
plezurojn kiujn nur la intensa plonĝo en la emocimondo povas
ebligi.
La nuntempa popmuziko jam ne plu povas esti dividita kaj
enklasigita laŭ temoj, ritmoj, modoj, laŭ la
merkato. La brazila nuntempa popo ne havas limojn: la Bando
de Flutetoj de Karuaru' estas tiel popa kiel Chico Science,
Raimundos, Cidade Negra, Lenine aŭ Carlinhos Brown.
Kaj en tiu kaldronego da tendencoj la muziko de Carlos Zimbher
sin disfaldas, sin riskas, klopodas marŝi tute sen ligoj. Ĝi estas
popo, ĉar ne rekonas limojn, kaj estas romaneca, ĉar ne
donas koncesion; suferas, baraktas, estas decida. Ĝi transiras
la tro popularan, la eksperimentismon, la avangardecon, pinĉante tion kio plej intensa ekzistas,
plej sincera kaj ambigua en tiu ĉarma kaj samtempe kontraŭdirema universo.
Lia voĉo estas sendube instrumento de ega precizeco. En ĝi
ĉio resonas. Ĉio estas movo, fleksebleco, intenco,
konturo. En ĝi la aŭtoro kaj la interpretisto renkontiĝas kaj ĝi ilin
kondukas. Lia poezieco uzas esprimojn plenajn
je rafinita humuro, duoblaj sencoj kaj eĉ iom da cinikismo, kiuj
kombinitaj al la mildeco de lia lirikismo produktas efekton
simplan kaj neatenditan.
La poezia popo de Carlos Zimbher intencas esti
tria vojo inter la kultura platigo de la populara muziko
kaj la elitema sinteno de tiuj, kiuj nur konceptas artan laboron
malproksime de la grandpublika akceptado. (teksto de
Maria Luiza Fontenelle)
Kontakto: zimbher@uol.com.br
kaj +55 (11) 3673-8994
Por aĉeti albumojn: zimbher@uol.com.br
kaj +55 (11) 3673-8994
| Diverso |
|
| AmorTecido na Pele |
|
Brazileca
| Roko | Popo | Bajono
|
| (Carlos Zimbher) |
MP3 4165 Kb |
| Post-moderna bajono, tenita de Paulo Lepetit, Bocato kaj cetere. |
| Aro kaj aranĝo de trombonoj: Bocato; Gitaroj: César Botinha; Basgitaro, programado kaj aranĝo: Paulo Lepetit; Voĉo kaj kromvoĉo: Carlos Zimbher. |
|
| Bem Pro Seu Bem |
|
Brazileca
| Flamenko
|
| (Carlos Zimbher) |
MP3 2970 Kb |
| Amdeklaro, apogita sur la gitaroj de João Bosco Oliveira kaj Cacau. |
| Aranĝo de gitaroj kaj nilonkordaj gitaroj: João Bosco Oliveira; Aranĝo de gitaroj kaj 12-kordaj gitaroj: Cacau; Perkutiloj: Jorge Macarrão; Voĉo, kromvoĉo kaj koncepto: Carlos Zimbher. |
|
| Nãna |
|
Regeo
|
| (Carlos Zimbher) |
MP3 3053 Kb |
| Kurboplena melodio kiu kalkulis je la partopreno de Itamar Assumpção. |
| Klavaroj: Daniel Baker; Drumo, "buchesom" kaj kaserolo: Gigante Brazyl; Basgitaro: Rodrigo Caldas; Gitaro: Eduardo Brito; Darbuko per brosego: Simone Soul; Aranĝo: Daniel Baker kaj Rodrigo Caldas; Speciala voĉa partopreno: Itamar Assumpção; Voĉo kaj kromvoĉo: Carlos Zimbher. |
|
| Não Se Vá II |
|
Brazileca
|
| (Carlos Zimbher) |
MP3 2694 Kb |
| Estas daŭrigo de la fama popoleska kanzono de Jane kaj Erondi, prilumita de la akordiono de Toninho Ferragutti. |
| Akordiono: Toninho Ferragutti; Voĉo, gitaro kaj koncepto: Carlos Zimbher. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|