Grupo de brazileca muziko kun forta tendenco al voĉaj aranĝoj.
Konsistanta el Paulo Lins (gitaro/voĉo), Flávio Batichotte
(gitaro/voĉo), Denis Torre (drumo/voĉo), Rogério
(klavaroj), Genaldo Mendonça (basgitaro), Luciano (elektra gitaro) kaj Jorge
Macarrão (perkutilaro), Gente de Casa surbazigis sian muzikan historion
sur festivaloj, el kiuj ĝi preskaŭ ĉiam alportis premiojn.
En 79 ĝi venkis la konkurson de Radio América de Rio-de-Ĵanejro kaj Revuo You, kiu ebligis la registron de vinilan disketon
lanĉitan de la eldonejo Continental. La grupo koncertis en pluraj
urboj de la ŝtatoj Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo kaj Gojaso, krom
Manaŭso, Vitorio, kaj ĉiuj gravaj teatroj kaj koncertserioj de
Braziljo.
Ĝia KD festanta la 19-jariĝo de la kariero estis tiel prezentita de la
ĵurnalisto Paulo Pestana:
"Gente de Casa ne bezonas konatigon por tiuj, kiuj
vivas en Braziljo de minimume 20 jaroj. Antaŭ la punka movado, la
grupo kutime plenigis koncertejojn farante simplan muzikon, ne tro rafinitan sed honestan. Popan muzikon. Miksante
elementojn de la brazila muziko kaj la tiaman internacian estetikon,
la grupo konstruis sian karieron per romaneca kaj milda repertuaro,
en la ĝusta mezuro por delikata instrumentado kaj zorgemaj voĉaranĝoj.
Antaŭ kelkaj jaroj la grupo rerenkontiĝis por registri
la plej furorajn kanzonojn el la koncertoj kaj sennombraj
festivaloj en kiuj Gente de Casa prezentiĝis kiel invitito aŭ konkuranto,
kaj kie ĝi estis konata kiel vera ĉiongajnulo.
(...) Tiu KD estas grava pro tio, ke ĝi registris la muzikon faritan
en la urbo antaŭ la 80a-jara roko, kaj kiu estis diskonigata kaj inspirita ĉefe de
festivaloj.
La muziko de Gente de Casa, tia kian oni aŭdas nun, estas
sentempa, rezista. Eĉ en la malmultaj aliaŭtoraj kanzonoj
la grupo montras personecon, kvaliton en la plurfaceta
universo de popa muziko. Gente de Casa, kun sia senpretenda muziko,
estas parto de la muzika historio de la urbo,
nun registrita."
Kontakto: BSB EVENTOS - bsbfb@uol.com.br,
+55 (61) 3244-5210, +55 (11) 9271-5889
Por aĉeti albumojn: Paulo: +55 (61) 32424358
| 19 Anos |
|
| Bem Melhor |
|
Brazileca
| Popo | Voĉgrupa
|
| (Paulo Lins) |
MP3 2722 Kb |
| Montras la romanecan flankon de la bando. Muzikaĵo verkita de la propra grupo. |
| Voĉo: Paulo Lins; Kromvoĉoj: Paulo, Flávio kaj Denis; Piano: Zé Antonio; Fluto: José Evangelista; Klavaroj: Rogério; Basgitaro: Marconi; Drumo: Denis. |
|
| Espanhola |
|
Brazileca
| Voĉgrupa
|
| (Flávio Venturini k Guarabyra) |
MP3 1934 Kb |
| Nova versio de furoraĵo de brazileca muziko. |
| Voĉoj: Flávio, Denis kaj Paulo; Gitaroj: Denis kaj Luciano; Klavaroj: Rogério. |
|
| Presença |
|
Brazileca
| Popo
|
| (Flávio Batichotte) |
MP3 3492 Kb |
| Romaneca muzikaĵo verkita de ano de la propra grupo. |
| Voĉo: Flávio Batichotte; Kromvoĉoj: Paulo, Denis kaj Flávio; Gitaro: Luciano; Piano: Zé Antonio; Klavaroj: Rogério; Basgitaro: Marconi; Drumo: Denis. |
|
| Visitante |
|
Brazileca
| Popo
|
| (Jorge Amiden k César das Mercês) |
MP3 3741 Kb |
| Muzikaĵo de Jorge Amiden, unu el la fondintoj de grupo "O Terço". |
| Voĉo: Denis Torre; Kromvoĉoj: Flávio, Denis kaj Paulo; Piano: Zé Antonio; Klavaroj: Rogério; Gitaro: Luciano; Basgitaro: Marconi; Drumo: Denis. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|