Instrumenta muziko kuniganta la formojn seriozan kaj popularan en unusola stilo.
La grupo ekaperis en 1990 kiel Sesopo Populara, kunigante
akustikajn kaj elektronikajn instrumentojn, uzante teknikojn de
serioza muziko miksitajn al spirito de la brazila populara muziko,
kun miriga rezulto ĉu por laikaj ĉu por profesiaj oreloj.
Estante grupo ekskluzive instrumenta, ĉiuj ĝiaj aninoj
pasis tra la akademia medio, havante vastan sperton en
serioza muziko, diplomiĝinte kiel Bakalaŭro pri
Instrumento, Magistro pri Muziko kaj Komponado kaj Orkestrodirektado,
agante en kameraj grupoj kaj/aŭ orkestroj, aldoninte plurajn
perfektigajn kursojn en Brazilo kaj aliaj landoj.
La rekono pri neceso de valorigo de la radikoj de
Brazila Muziko estas la unuigilo de la aninoj. Krom disvastigi
la muzikon jam popularigitan, la Orkestro de
Sinjorinoj intencas prezenti mejloŝtonojn de la brazilmuzika kaj tutmonda historioj,
montri proprajn komponaĵojn kaj neeldonitajn verkojn
de aŭtoroj ankoraŭ nekonataj, cele al malfermo de spaco
por tiuj kiuj ŝatas la muzikan kvaliton.
Konsistanta ekskluzive de virinoj, la Orkestro de Sinjorinoj
alte taksas la inan produktadon en muzika kampo, kaj kunigas
aranĝistinojn, komponistinojn kaj instrumentistinojn altnivelajn, cele al
produktado de altkvalita repertuaro.
Komencinte siajn prezentadojn en universitata medio, la grupo
etendis sian agadon al teatroj, spektaklejoj,
ambasadejoj, koncertejoj kaj bonreputaciaj kulturaj institucioj,
en kaj ekster Braziljo. Krome, ĝi havas en sia
karierhistorio didaktikan agadon ĉe edukaj institucioj,
prezentadoj apogitaj sur muzik-biografiaj esploroj
kaj spektakloj kombinitaj al aliaj
artaj lingvaĵoj, kiel: teatro, pentrarto,
video kaj kino.
La Orkestro de Sinjorinoj faris plurajn koncertojn
por reprezenti ne nur Braziljon sed ankaŭ Brazilon
en gravaj landaj eventoj
kiaj: la reinaŭguro de Palaco de Itamaraty,
en Rio-de-Ĵanejro, por la prezidentoj de l' latinamerikaj landoj;
la koncerto por MERCOSUL, ĉe la prezidenta akompanantaro
kaj la Grupo de Rio; intervjuo ĉe la famega televidprogramo Jô
Soares; kaj diversaj koncertoj tra la plej gravaj brazilaj ĉefurboj,
krom prezentadoj kune kun gesteluloj de brazileca muziko,
kiel Fátima Guedes, João Bosco
kaj aliaj famaj artistoj.
Vizitu ankaŭ: www.orquestradesenhoritas.com.br (portugallingva).
Kontakto: dora@conectanet.com.br,
+55 (61) 32331598
Por aĉeti albumojn: dora@conectanet.com.br,
+55 (61) 32331598
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|