Em Português

La Porkoj
www.musicexpress.com.br/laporkoj_eo

Esperanta roko.

Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.

Li partoprenis multajn bandojn, kun kiuj li faris plurajn koncertojn en Buenos-Ajreso kaj Eŭropo. Inter ili elstaras La Porkoj, lia unua rokbando en Esperanto.

La bando havas varistilan repertuaron, kun poeziaj kaj kuraĝaj tekstoj kiuj malaperigas iun ajn heziton danci kaj kanti kun ili. La voĉo alloga, mistera kaj varma de Alejandro Cossavella vigle movigas liajn plej rokajn komponaĵojn, kaj donas melodian "latin-blusan" etoson al la akustikaj kanzonoj.

En Brazilo, Alejandro kunlaboris kun la komponisto Flávio Fonseca. El tiu kunlaboro rezultis la KD Brazila Kolekto - Tom Jobim en Esperanto.

Nuntempe li partoprenas triopon kiu prezentas bosanovon, tangon, regeon, boleron, en pluraj lingvoj, kaj produktas la plurfacetan Strika Tango.

Vizitu ankaŭ: http://eo.lernu.net/biblioteko/muziko/ale.php


Kontakto:
bailartango (ĉe) hotmail (punkto) com

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD Ŝako (paĝo en esperanto)
KD Ŝako (paĝo en la angla)
KD Ŝako (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Ŝako
Vidu informojn pri la albumo
Ene de l' Milito
Roko | Hevio | Esperanto
(La Porkoj)
MP3 2581 Kb
Vokas vin la pac'.
Voĉo: Alejandro Cossavella; Gitaroj: Ignacio Mendizabal; Basgitaro: Salvador Agustoni; Drumo: Pablo Ciancio.
Hieroglifoj
Roko | Hevio | Esperanto
(La Porkoj)
MP3 3254 Kb
Aviadilo senpilota - ĉu vi ŝatus stiri ĝin?
Voĉo: Alejandro Cossavella; Gitaroj: Ignacio Mendizabal; Basgitaro: Salvador Agustoni; Drumo: Pablo Ciancio.
Jen
Balado | Esperanto
(Alejandro Cossavella)
MP3 2231 Kb
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo.
Voĉo kaj gitaro: Alejandro Cossavella.
Kia Nokto
Roko | Hevio | Popo | Esperanto
(La Porkoj)
MP3 2782 Kb
Dancu, dancu karulino, kaj forgesu ĉian zorgon.
Voĉo: Alejandro Cossavella; Gitaroj: Ignacio Mendizabal; Basgitaro: Salvador Agustoni; Drumo: Pablo Ciancio.
La Mesaĝoj Sekretaj
Balado | Esperanto
(Alejandro Cossavella)
MP3 1494 Kb
Li aŭskultis, tute ne preta.
Voĉo kaj gitaroj: Alejandro Cossavella.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)