Ĉiam laborante por la brazila kulturo.
Ava Araujo, kantistino naskiĝinta en la urbo Vilaveljo, ŝtato Espiritosanto, komencis sian karieron en la naŭdekaj jaroj en Braziljo, kantante en spektaklejoj de la urbo, kaj partoprenis de gravaj projektoj kiel Temporadas Populares kaj Arte por Toda Parte. Ŝi realigis kun bonaj rezultoj spektaklojn en teatroj kiel Teatro dos Bancários en 1997, kie ŝi faris la malferman koncerton por spektaklo de la komponistino kaj kantistino Fátima Guedes, kaj estis akompanata de Elenice Maranesi ĉe la klavaro, Oswaldo Amorim ĉe la basgitaro, Boréu ĉe la perkutiloj, Erivelton Silva ĉe drumo kaj Paulo André Tavares ĉe la akustika gitaro. En 1999 en Teatro do Sesc ŝi realigis la spektaklon Mais um Passo kun la klavaristino Elenice Maranesi, la basgitaristo Fernando Nantra kaj la drumisto Paulo. Ĉe Sala Martins Penna de Nacia Teatro Cláudio Santoro en 2001, ŝi faris la spektaklon Ava Araujo in Concert kun la partopreno de basgitaristo Rômulo Duarte, de klavaristo Tonny Yucatan kaj de drumisto Almir Jorge. Ĉe Teatro da Funarte – Sala Cássia Eller en 2002, ŝi prezentis la spektaklon Paulinho da Viola, um Fidalgo do Samba akompanata de la muzikistoj Alberto Sales ĉe akustika gitaro, Hamilton Pinheiro ĉe basgitaro kaj Rodrigo Galvão ĉe drumo, krom multaj spektakloj en Gates Pub, Feitiço Mineiro kaj aliaj spektaklejoj de Braziljo.
En 2002, ŝi registris sian memeldonan KDon À moda Brasileira kun kelkaj klasikaĵoj de la brazileca muziko, kiel kanzonoj de Antônio Carlos Jobim, Johnny Alf, Nelson Cavaquinho, Gilson
Peranzetta, Ivan Lins, Djavan, João Donato, Eduardo Gudim kaj Gilberto Gil.
Muzikinfluoj en la kariero de Ava Araujo estas Elis Regina, Elizete Cardoso kaj Leny Andrade, Fátima Guedes, Tom Jobim, Chico Buarque, Edu Lobo, Carlos Lyra, Egberto Gismonti, Dori Caymmi, Guinga, Aldir Blanc, Ivan Lins, Gilberto Gil, João Gilberto, Caetano, Djavan, same kiel la muzoj de ĵazo: Sarah Vaughan, Diane Shurr, Dina Washington, Ella Fitzgerald kaj Diana Krall.
Ĉiam laborante kun la brazila kulturo, Ava Araujo, krom kanti, estras radioprogramon nomatan Esquina Brasileira en la urbo Vitorio, kaj kunordigas la laborojn de Blogo de Ava, ekde aŭgusto 2006, nur pri brazila muziko.
Nuntempe Ava Araujo elektas repertuaron kaj sin preparas por registrado de sia nova albumo, kun novaj kanzonoj de naciaj famkonataj komponistoj, kaj ankaŭ kelkaj kanzonoj verkitaj de ŝi.
Vizitu ankaŭ: www.blogdaava.blogspot.com (portugallingva) www.myspace.com/araujoava (portugal- kaj anglalingva).
Kontakto: Micaela Souza: souza.micaela@gmail.com
Por aĉeti albumojn: Ne vendata.
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|